damn/i PV

damni

(tr)
REL Kondamni al la suferoj de la infero: damnu tiujn sencerbajn pupojn! elĉerpiĝis mia pacienco – mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon KrM ; la ŝoforo blasfemadis: „damnu vin patrinsufer’!“ [1]; ekde tiu nokto mi staras super la dioj, oni ne plu povas damni min [2]. VD:blasfemi, malbeni, sakri
angle:
damn
beloruse:
клясьці, праклінаць, пракляць
bulgare:
проклинам
ĉeĥe:
proklít, zatratit
ĉine:
[zǔ], 詈 [lì], 詛咒 [zǔzhòu]
france:
damner
germane:
verdammen, verfluchen
hebree:
לקלל
hispane:
condenar
hungare:
kárhozatra ítél
japane:
地獄に落とす [じごくにおとす]
katalune:
damnar
nederlande:
verdoemen, vervloeken, naar de hel verwijzen, verwensen
pole:
kląć się, zaklinać się
portugale:
danar, tornar maldito, condenar ao inferno
ruse:
проклясть, проклинать
slovake:
posielať do pekla, zatratiť
ukraine:
проклинати, засуджувати на пекельні муки

damno

REL Kondamno je la infero; stato de damnito: mi staras la pordego de la infero kaj […] flugigas al la damno centojn da virinoj kaj infanoj VaK ; li povis ellasi novan vicon da sakroj kaj damnoj, tiel, ke la enloĝantoj de ĉiuj inferoj devis ruĝiĝi pro honto [3]; damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo! KrM ; damno kun vi! kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon [4]? SIN:malbeno
angle:
damnation
beloruse:
праклён, пракляцьце
bulgare:
проклятие
ĉeĥe:
kletba, odsouzení, prokletí, zatracení
france:
damnation
germane:
Verdammnis, Fluch
hebree:
לעזאזל
hispane:
condenación
hungare:
kárhozat
japane:
地獄の罰 [じごくのばち], 責め苦 [せめく]
katalune:
damnació
nederlande:
verdoeming, verdoemenis, vervloeking
pole:
przekleństwo
ruse:
проклятье
slovake:
kliatba, prekliatie
ukraine:
прокляття, осудження

damninda, damna

Aĉa, maloportuna, ĝena: damninda listo [5]; mensogoj, damnaj mensogoj [6]; mi ĉesis sorbi tiujn damnajn hormonojn ChM ; la damnindaj meblistoj ial faras la ŝrankajn pordojn eksterordinare akraj, kaj oni nepre frapas tiujn perkape [7].
5. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
6. S. Wernicke, trad T. del Barrio: Mensogoj, damnaj mensogoj kaj statistikoj, TED, 2010
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
beloruse:
кляты
ĉine:
无耻地 [wúchǐde]
france:
maudit (adj., juron), satané
germane:
verdammt, verdammenswert, verflucht
japane:
地獄に落ちるべき [じごくにおちるべき]

administraj notoj

pri damn/i :
  Mi prenis inspiron de la PIV1-aj difinoj kaj reenkondukis la artikolon
  antaŭ la vorto "infero", sed lasis la minusklon.
  [MB]