tradukoj: cs de fr la pl ro sk

ekvizet/o PIV1

ekvizeto  

BOT Plurjara vegetaĵo, plimultiĝantaj per sporoj kaj per rizomoj; kun verda tigo multartika, kiu ĉe ĉiu artiko surhavas skatolecan ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj, kun kirlile elkreskantaj fadenoformaj folioj; ofte kreskanta sur malseka grundo; sola plu vivanta genro (Equisetum) el ekvizetoj: ekvizetoj havas tre reduktitajn, kutime ne-fotosintezajn, foliojn, kiuj aranĝiĝas en verticiloj kunfandiĝintaj en ingoj sur la tigo [1]; el la novaj semgrajnoj kreskis novaj plantoj, [kiuj] similis je filikfrondoj aŭ malgrandaj palmoj, kaktobuloj, ekvizetoj aŭ ĝibaj arbetoj [2].

ekvizetoj  

Klaso de filikoplantoj (Equisetopsida), el kiu vivas plu nur la genro ekvizeto.

tradukoj

ĉeĥaj

~o: přeslička.

francaj

~o: prêle.

germanaj

~o: Schachtelhalm; ~oj: Schachtelhalme.

latina/sciencaj

~o : Equisetum; ~oj : Equisetopsida.

polaj

~o: skrzyp; ~oj: skrzypowe.

rumanaj

~o: equisetum.

slovakaj

~o: praslička.

fontoj

1. Vikipedio, Ekvizeto
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro

~oj: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | ekvizet.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2018/09/10 20:10:22