1epigraf/o

epigrafo

1.
ARKEARKI Mallonga surskribo sur konstruaĵo, monumento, monero por indiki ĝian destinon, daton ktp.: alta tomboŝtono kun epigrafo en oraj literoj [1]; epigrafo en la tombomonumento de Tacito je la „Via Nomentana“ en Romo [2]; la kipra silabaro estis deĉifrita en 1871 de la angla epigrafisto George Smith [3]; trilingva epigrafaĵo de Dario la 1-a de la Aĥemenidoj, entranĉitan en la rokojn en 522 a.K. en la malnovaj persa, elama kaj akada lingvoj [4]. VD:kolofono
2.
Moto: ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro estas epigrafo, kiu konsistas el mallonga citaĵo el la Biblio [5]; la esprimo „perdita generacio“ [...] estis sekve popularigita de Ernest Hemingway en la epigrafo al lia romano „The Sun Also Rises[6]; [...] mi estas ero de tiu forto kiu por eterne volas la malbonon kaj poreterne plenumas la bonon (Faust de Goethe, epigrafo de La Majstro kaj Margarita) [7].
angle:
epigraph 1. inscription
beloruse:
эпіграф
ĉeĥe:
epigraf, heslo, nadpis, nápis
ĉine:
[míng], 銘文 [míngwén], 銘刻 [míngkè], 題詞 [tící]
france:
épigraphe
germane:
Inschrift, Motto Epigraph 1. Inschrift auf Denkmälern 2. Inschrift, Motto
hispane:
epígrafe
hungare:
jelige, jelmondat epigráf 1. felirat (épületen) 2. jelige, jelmondat
itale:
epigrafe
japane:
碑銘 [ひめい], 碑文 [ひぶん], 題辞 [だいじ], 銘句 [めいく]
pole:
dewiza, motto 1. epigraf 2. dewiza, motto
portugale:
epígrafe, inscrição
ruse:
эпиграф 2. эпиграф
slovake:
epigraf, heslo, nápis
ukraine:
епіграф

administraj notoj