feroc/a PIV1

feroca

1.
(Pri iu) Sovaĝe Kruelega, kolerema, venkavida kaj senkompata en batalo aŭ disputo: Ĝi finiĝos, kiam la feroca leono de La Mancha kaj la blanka kolombino de El Toboso kuŝos kune [1]; la ferocaj ĝermanoj preskaŭ disŝiris la giganton Ratobuĉulo[2].
2.
Rilata al iu aŭ io feroca: ferocaj okuloj; doni du batojn tiel ferocajn[3].
3.
(Pri io) Neelenebla, tre forta (pri io malbona, danĝera aŭ malagrabla): feroca malvarmego; tie okazas ferocaj ŝtormoj kaj blovadoj [4].
1. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 46ª
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a, p. 276a
3. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 9a, p. 73a
4. Garbhan MacAoidh: Eseo pri surdeco, Monato, 2018-012218
angle:
ferocious, fierce
beloruse:
жорсткі, бязьлітасны, люты, бесчалавечны
ĉeĥe:
krutý, nelítostný
ĉine:
冷酷地 [lěngkùde], 蓄意地 [xùyìde], 趮 [zào], 冷血 [lěngxiě], 冷酷 [lěngkù]
france:
féroce
germane:
kaltblütig, grausam, grimmig, unverfroren
portugale:
feroz, cruel
ruse:
свирепый, лютый
slovake:
krutý, neľútostný
ukraine:
жорстокий, лютий, кровожерливий, нелюдський

feroco

La karaktero aŭ stato de iu aŭ io feroca: konsideru ankaŭ la brutan ferocon de tiuj agoj [5].
5. Edgar Allan Poe, tr. Edwin Grobe: La Murdoj de Kadavrejo-Strato, Eldonejo-Arizona-Stelo, 1998
angle:
ferocity, ferociousness
beloruse:
лютасьць
ruse:
свирепость

administraj notoj