generator/o

generatoro

1.
ELE Maŝino, kiu produktas elektron: du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj, kaj […] la elektraj maŝinoj tiom kaptis ilian intereson, ke ili unue tute forgesis pri la floroj InfanTorent2 ; ne pluvis sufiĉe, tial la generatoroj, kiuj […] uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito [1]; sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron, kiu donis la elektran kurenton [2]; la horloĝo, kiu regas la elektrajn generatorojn, saltis kalendare 35 tagojn, kio tute ne ĝenis la elektran kurenton [3]; ventogeneratoroj kun siaj gigantaj fostoj kaj grandegaj aloj ne havas la ĉarmon de nederlandaj ventmueliloj [4]; kvankam […] tre malfacilas disponi la tutan potencon produkteblan de la aerogeneratoroj (ventgeneratoroj) , […] la daŭre ampleksiĝanta nombro de eolcentraloj prognozigas, ke baldaŭ vento devancos atomon […] en la kvanto de efektive produktata energio [5]; TUT:centralo2PRT:dinamo, alternatoro, baterioVD:motoro1, transformatoro, turbino
2.
TEK Maŝino kontinue produktanta alian formon de energio aŭ fluidan aŭ erecan substancon: son-, varmo-, malvarmo-, oksigen-, neĝgeneratoro; la gasgeneratoro produktas […] 60 - 150 litrojn da nitrogeno [6]; la granda generatoro povas produkti ĉiutage ĝis 5000 litrojn da pura akvo [7]; unu aerosola generatoro kapablas desinfekti ejon grandan je 100 000 kvadrataj metroj [8]; la portebla aparato konsista[s] el unu generatoro de malaltaj (son)frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo por envojigi kaj enfokusigi sonon [9].
1. Bardhyl Selimi: Energia katastrofo, Monato, 2001/01, p. 13
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
3. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
4. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
5. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
6. Vikipedio, Aerkuseno
7. Maŝino mildigu la soifon de la mondo | Esperanta Retradio
8. Monato, LAST: Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio, 2003
9. Monato, Roberto Pigro: Estingi fajron per sonoj, 2015
angle:
generator
beloruse:
генэратар
ĉeĥe:
generátor, oscilátor, vyvíječ
ĉine:
发生炉 [fāshēnglú], 振荡器 [zhèndàngqì]
france:
générateur (éle., techn.)
germane:
Generator, Erzeuger
hispane:
generador
hungare:
generátor
japane:
発電機 [はつでんき], 起電機 [きでんき]
nederlande:
generator
pole:
1. prądnica, alternator, generator prądu 2. generator
portugale:
gerador (eletricidade)
ruse:
генератор
slovake:
generátor, oscilátor, vyvíjač
svede:
generator
tibete:
སྐམ་གློག་
ukraine:
ґенератор

administraj notoj