glot/o PV

gloto

ANA
Kavoforma parto de laringo inter la voĉkordoj.
beloruse:
галасавая шчыліна
ĉeĥe:
glottis, hlasová štěrbina
ĉine:
声门 [shēngmén]
france:
glotte
germane:
Glottis, Stimmritze
hispane:
glotis
hungare:
hangrés, glottis
itale:
glottide
japane:
声門 [せいもん]
katalune:
glotis
nederlande:
glottis, stemspleet
pole:
głośnia
portugale:
glote
ruse:
голосовая щель
slovake:
glotis, glottis, hlasová štrbina
ukraine:
голосова щілина

glota

Rilata al gloto: Se ekzemple oni volas malambiguigi la vorton /sentema/, oni povas enŝovi paŭzon ĉe la limo inter la du unuaj morfemoj, aŭ enkonduki glotan eksplodon antaŭ la sufikso /-em/ [1].
1. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko
beloruse:
глятальны, датычны галасавой шчыліны
pole:
krtaniowy
ruse:
относящийся к голосовой щели, образованный в голосовой щели (фон.)

glota konsonanto PMEG

FON
Konsonanto artikulaciata per la gloto, kiel ekz-e la esperanta /h/: En Londono kaj aliloke en Britujo (anstataŭ [t]) oni aŭdas ofte ne alveolan sed glotan konsonanton: [nɒʔ 'ʌʊnli bəʔ 'ɔosʌʊ] (por „not only, but also“) [2].
2. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
angle:
glottal consonant
beloruse:
глятальны зычны
pole:
spółgłoska krtaniowa
ruse:
глоттальный согласный

glota halto

FON
Eksploda konsonanto, produktata per malfermo de la gloto: la latina alfabeto malhavas signon por la glota halto, kaj en IFA ĝia signo estas [ʔ]; iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota halto, kia la hamzo ‹ء› en la araba alfabeto [3]; en Esperanto la glota halto ne estas aparta fonemo, kvankam iuj parolantoj enŝovas ĝin antaŭ silabokomenca vokalo (t.n. „glota atako“).
3. Vikipedio, La artikolo „Glotalo
angle:
glottal stop, glottal plosive
beloruse:
цьвёрды прыступ (лінгв.)
france:
occlusive glottale (subst.)
germane:
glottaler Verschlusslaut, glottaler Plosiv
hispane:
oclusiva glotal
pole:
zwarcie krtaniowe
ruse:
гортанная смычка, сильный приступ

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.