*grinc/i

*grinci

(ntr)
Brui akre, malagrable kaj tre akute pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto: grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron […] — min amuzas la kolerego de virino [1]; Likon komencis grinci (prefere grincigi) la dentojn en senforta kolero [2]; oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro [3]; sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo [4]; la granda industriejo […] muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis [5]; la ĉenoj de vaporkranoj grincas kaj krakas [6]; la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj Metrop ; grincis la fosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn [7]. VD:knarikriĉi, tinti
angle:
make a grinding sound, grind, creak, squeak
beloruse:
рыпець, скрыгатаць, скрыпець
ĉeĥe:
skřípat
ĉine:
牙齒咬得咯咯響 [yáchǐyǎodégēgēxiǎng], 咬牙切齒 [yǎoyáqièchǐ]
france:
crisser (en émettant un son suraigu), couiner (en émettant un son suraigu), grincer (en émettant un son suraigu), striduler
germane:
knirschen, kreischen
hispane:
rechinar, chirriar
hungare:
csikorog, nyikorog
japane:
きしむ
katalune:
grinyolar, carrisquejar, xerricar
nederlande:
knarsen
portugale:
ranger
ruse:
скрипеть, скрежетать
slovake:
škrípať
ukraine:
скреготати, скреготіти, скрипіти

grinco, grincado

Ago grinci: grincado de segiloj [8]; eksilentis la grinco de la veturilaj radoj [9]; el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco [10].
beloruse:
скрогат, скрыгат, рыпеньне
germane:
Knirschen, Kreischen
japane:
きしむ音 [きしむおと]

grincigi

Fari, ke io grincu: mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn [11]; li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn [12]; li rapide […] eliris tre ĝentile:– humilan saluton! (sed interne li grincigis siajn impulsojn) [13].
beloruse:
рыпець (чымсьці), скрыгатаць (чымсьці)
france:
faire grincer
germane:
knirschen lassen
hungare:
csikorogat, nyikorogat
japane:
きしませる
katalune:
fer grinyolar
nederlande:
doen knarsen
portugale:
fazer algo ranger

administraj notoj