*guf/o

*gufo

ZOO
Granda noktobirdo; genro el familio de strigedoj (Bubo): la neordinara silento ĉirkaŭe estis interrompata nur de la malbela kriado de gufo [1]; nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj [2]; ĉiujare minimume 150 breditaj gufidoj povus senprobleme pligrandigi la familion de litovaj gufoj [3]. VD:strigo

gufo kun ĉasita marteso, Žďárské vrchy, Ĉeĥio
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
eagle-owl
beloruse:
пугач
bulgare:
бухал
ĉeĥe:
výr velký
ĉine:
雕鴞 [diāoxiāo], 一种猫头鹰 [yīzhǒngmāotóuyīng]
france:
hibou (oiseau)
germane:
Uhu
hispane:
búho real
hungare:
uhu
japane:
ワシミミズク [わしみみずく]
katalune:
duc
latinece:
Bubo
nederlande:
oehoe
pole:
puchacz
portugale:
bufo
ruse:
филин
slovake:
výr veľký
ukraine:
пугач

gufujo

ESP Dumnokta tetrinkejo kun trankvila etoso, populara en esperantistaj, precipe junularaj kongresoj: Gufujo […] estis inventita de Nathalie S. kaj Rolfo E. kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo), ĝi unuafoje okazis fine de 1995 dum Internacia Seminario [5]; kiam mi nun pensas pri la festivalo, mi plej bone memoras la etoson […] kaj la malfruajn horojn kiujn mi pasigis en la gufujo [6]; bonis diskotekoj kaj logis Gufujo per siaj bongustegaj teoj kaj noktomezaj literaturaj legadoj [7]. VD:knajpo
angle:
tea lounge (esp. at Esperanto gatherings)
beloruse:
начная гарбатня (на сходках эспэрантыстаў)
germane:
Teestube „Gufujo“
nederlande:
theesalon (m.n. bij Esperanto-bijeenkomsten)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.