tradukoj: cs de es fr pl sk

handikap/i

handikapi

(tr)
Doni malavantaĝon; malhelpi: ĝuste la ortografio, la komplikeco de la vortaro kaj disleksio handikapas [1]; Valonio estas ekonomia dezerto, pezo, kiu handikapas Flandrion [2]; infanoj vidhandikapitaj [3]; studentoj […] psike aŭ korpe handikapitaj [4]; juna knabino, mense handikapita [5]; la Specialaj Olimpikoj, en kiuj mense handikapitaj atletoj el multaj landoj montris siajn kapablojn [6].

handikapo  

Malavantaĝo, malhelpo: sian handikapon li priskribis kiel „duoblan ĉinan muron”, sed, por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansignolingvon [7]; disleksio neniel estas humuraĵo, sed grava handikapo en la nuna socio [8]; laŭ la konstitucio […] neniu povas esti malhelpata aŭ preferata pro sekso, deveno, raso, lingvo, religio aŭ handikapo [9]; superi […] handikapon [10].

handikapito, handikapulo

MEDPOL
Tiu, kiu havas malavantaĝon, aparte tiu, kiu pro psika aŭ korpa malhelpo malfacile povas plenumi normalajn aktivaĵojn: rajtoj de handikapitoj [11]; lernejoj […] por handikapitoj [12]; asocio por vidhandikapitoj [13]; la surdularo, […] indigne kontestas tion, ke ili estas handikapuloj, kaj reklamas la rajton uzi sian propran lingvon aŭ lingvojn [14]; li renkontiĝis kun 200 blinduloj, surduloj, mense handikapitoj kaj homoj en rulseĝoj […], la papo dum plurjara suferado pro la parkinsona malsano […] estis mem handikapito [15]. SUB:invalido

tradukoj

ĉeĥaj

~i: handicapovat, hendikepovat; ~o: invalidita, tělesné postižení.

francaj

~i : handicaper, désavantager; ~o: handicap.

germanaj

~i: behindern, benachteiligen; ~o: Behinderung, Benachteiligung, Handicap; ~ito, ~ulo: Behinderter.

hispanaj

~i : tener una desventaja, tener un handicap; ~o: handicap.

polaj

~i : dawać fory; ~o: handikap, fory.

slovakaj

~i: handicapovať; ~o: invalidita, telesné postihnutie.

fontoj

1. Monato, Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes
3. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas
4. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj
5. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
6. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu handikapitoj!
7. Monato, Gert Heintze: Alfabeto por surdblinduloj
8. Monato, Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
10. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado
11. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa helpo al Kosovo parte neefika
12. Monato, Douglas Draper: Pedale pacen
13. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas
14. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
15. Monato, Stefan Maul: Vera homo


ℛevo | datumprotekto | handikap.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/09/14 22:10:19