tradukoj: de en fr

Helen/o

Heleno  

Virina persona nomo grekdevena: ŝi nomis sin Heleno, Aŭgust' sin nomis li FK ; ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno FK ; mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato DL ; mi vidis sur la afiŝo la Belan Helenon kaj tamen ne iris en la teatron Marta .

Sankta Heleno

1.
Patrino de la romia imperiestro Konstantino, naskiĝinta je 250 kaj mortinta je 330.
2.  
Insulo en la Suda Atlantiko (15°57′S, 5°42′U): la famo de insulo Sankta Heleno venas ĉefe el la fakto, ke ĉi tie mortis Napoleono la 1-a de Francio, venkita kaj humiligita eks-imperiestro [1].
3.
Brita dependa teritorio konsistanta el la insulo Sankta Heleno kaj kvar pliaj: ekaperas nova falklanda socio, kie nur duono de la loĝantoj naskiĝis sur la insulo, [kelkaj estas] loĝantoj venintaj el la brita atlantika teritorio Sankta Heleno [2].

tradukoj

anglaj

~o : Helen.

francaj

~o : Hélène; Sankta ~o : Sainte-Hélène.

germanaj

~o : Helene; Sankta ~o : St. Helena.

fontoj

1. Vikipedio, Sankta Heleno
2. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas


ℛevo | datumprotekto | helen1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2019/06/30 18:21:02