hurl/i

hurli

(ntr)
1.
(p.p. bestoj, plejofte hundedoj) Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo: kato miris / pri la hundo foje, / ke li kontraŭ luno / hurlas boje [1]; kokoj kokerikis, porkoj ŝirkriis, hundo hurlis al matena suno [2]. SIN:hojli, tirboji, ululi.
2.
(pri homoj) Longe, orel- kaj korŝire krii pro doloro, emocio, teruriĝo ks. nenio estas vi, nenio, / se, pri la senco sen konscio, / vi hurlas pri la „nova sento“! [3]; „Persone“ ne estas tipa hurlanta, gitarfrapanta rokbando [4].
3.
(p.p. malvivaĵoj) Estigi longan bruon similan al hurlado: Vento, ŝtormo, alarmilo hurlas. Nenie tromboj hurlas; nenie flagroj ŝvebas: / nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta [5].
1. S. Urban: Hundo kaj kato, en: Nova Ezopo, 1961
2. Choe Taesok: Subĉiela leciono
3. Kalocsay: En Amara Horo
4. Danjelo Gibbons: Persone liveras, Monato, 1999/07, p. 24
5. J. Francis: La kosmo, I. La komenco
beloruse:
выць, завываць
ĉeĥe:
výt
ĉine:
狂吠 [kuángfèi], 叫喊 [jiàohǎn], 吼 [hǒu], 呼啸 [hūxiào], 啸 [xiào], 嚎 [háo]
france:
hurler
germane:
heulen
greke:
ουρλιάζω
hungare:
vonít, üvölt
itale:
ululare
japane:
ほえる, 遠吠えする [とおぼえする]
nederlande:
huilen (v.wind of hond)
perse:
زوزه کشیدن
portugale:
uivar
ruse:
выть, завывать
slovake:
zavýjať (o vlkoch)
ukraine:
вити, завивати

administraj notoj