*inokul/i UV
*inokuli
(tr)
- 1.
Enkonduki en vivantan organismon la mikrobon de iu infekta
malsano, ĉu akcidente, ĉu intence por studi ties efikon aŭ
por krei imunan respondon:
inokuli mikrobon en beston por produktado de serumo
PIV2
;
inokuli iun kontraŭ la variolo
PV
.
injekti,
vakcini- 2.
- (figure)
Komuniki al iu ian mensostaton, kutimon:
ili estas inokulitaj per la veneno de la amo
[1];
la kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia
hejmo
[2];
vi inokulis al [la mondo] la timon de l' morto
[3];
ĉiu nacio, ĉiu patrio tre zorge inokulas la spiriton
de siaj regatoj per ideologio taŭga por la pluigo
de siaj apartaj interesoj
[4];
li intencis […] iom post iom inokuli en ŝin pli kaj pli da prudento
[5].
infekti,
inspiri - 3.
(arkaismo)
grefti
1.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri Pacismo
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri Pacismo
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
- angle:
- inoculate
- beloruse:
- прышчапляць
- bulgare:
- ваксинирам
- ĉeĥe:
- očkovat, roubovat, štěpovat
- ĉine:
- 3. 接木 [jiēmù]
- france:
- 1. inoculer (un germe pathogène) 2. inculquer, inoculer (une passion), transmettre (une tradition)
- germane:
- 1. inokulieren, beimpfen 2. einimpfen, durchdringen, erfüllen 3. pfropfen, veredeln
- hispane:
- inocular
- hungare:
- beleolt (átv.) 1. beolt (vmi ellen)
- japane:
- 接種する [せっしゅする], 感染させる [かんせんさせる], 植えつける [うえつける]
- nederlande:
- 1. inenten, vaccineren 2. besmetten 3. enten
- pole:
- szczepić, oczkować, wdrażać
- portugale:
- 1. inocular, vacinar (inocular) 2. passar (um sentimento), transmitir (uma tradição)
- ruse:
- привить
- slovake:
- očkovať, vrúbľovať, štepiť
- ukraine:
- прищеплювати, щепити, робити щеплення