kaĵol/i SPV

kaĵoli

(tr)
Provi inklinigi iun per flatado, karesado, afablaj vortoj ks: estis Gladstone, kiu kaĵolis la reĝinon reaperi al la publiko en 1872 por venki respublikismon [1]; vi tro kaĵolas ŝin, ŝi senĉese plorgrimacas kaj vi permesas [al ŝi] konduki vin per la nazo [2]; ili [...] tiom kaĵolas al la ekonomoj [3]; la petskriboj kaj signoj de korinklino de tri eŭropaj gvidantoj […], kiuj kaĵolis s-ron Donald Trump, servis al nenio [4]. VD:ĉarmi, dorloti, flati, konsoli
1. Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 2005
2. La Ondo de Esperanto, Ewa Grochowska: Ferioj ĉe la maro, 8 Aŭgusto 2021
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 71a, volumo 2a, p. 502a
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Eŭropaj piedmatoj
angle:
cajole
beloruse:
песьціць, лашчыць, дагаджаць
bulgare:
лаская
ĉine:
抚摸 [fǔmō], 謆 [shàn], 连哄带骗 [liánhǒngdàipiàn], 哫 [zú], 諂 [chǎn]
finne:
mairitella (suostumaan), suostutella (hellästi), mielistellä
france:
cajoler, câliner, dorloter, enjôler
germane:
umschmeicheln, freundlich stimmen, gewogen stimmen, gut zureden, umgarnen, um den Bart gehen
hispane:
mimar (esp), apapachar (amer), engatusar
hungare:
babusgat, cirógat, dédelget, gazsulál, hízelkedik
japane:
機嫌をとる [きげんをとる], 甘える [あまえる], たらし込む [たらしこむ]
nederlande:
vleien, zoete broodjes bakken
pole:
przymilać się, podlizywać się
portugale:
bajular
rumane:
linguși, adula, măguli
ruse:
льстить, подлизываться, угождать, угодничать
turke:
okşamak, sevmek, tavlamak, piyazlamak
ukraine:
підлещувати (кого-н.), підлещуватися (до кого-н.)

kaĵola

Kaĵolanta: kaĵola gesto, parolo: Nastenjka! — mi ekparolis per timida kaj kaĵola voĉo, — […] je Dio, ne ploru! [5]; mi volus peti vin ke tio restu inter ni, – kaĵolmiene diris Steĉjo MkM .
5. Fjodor Dostojevskij: Blankaj noktoj, Historio de Nastenjka
finne:
hellyttävä, mairea
france:
cajoleur (adj.), enjoleur (adj.), câlin (adj.)
germane:
einschmeichelnd, umgarnend
hispane:
zalamero (adj.), adulador (adj.), mimoso
hungare:
babusgatva, dédelgetve, hízelgőn
japane:
へつらいの, おもねるような, 甘い [うまい]
nederlande:
vleiend
pole:
lizusowy
ruse:
льстивый, угодливый, подхалимский
turke:
pohpohçu, seven

administraj notoj