*ĉarm/a UV
*ĉarma
- 
                              Delikate plaĉa kaj loga pro sia agrableco:
                              
                                 ĉarma virino, vizaĝo, ornamo, vesto, rakonto, kamparo;
                                 
                              
                                 ĉarma por la okuloj
                                 [1];
                                 
                              
                                 li ekvidis la portreton de la ĉarma princino,
                                 ornamitan per oro kaj diamantoj
                                 [2];
                                 
                              
                                 [la krono] donos ĉarman ornamon al via kapo
                                 [3];
                                 
                              
                                 vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma
                                 [4];
                                 
                              
                                 ĉarma, najtingala voĉeto
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 [la] memoro […] ekridetis nun al la malfeliĉulino kun
                                 ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco
                                 [5];
                                 
                              
                                 per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita
                                 de hedero
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon
                                 [6];
                                 
                              
                                 al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
                                 
                                    PrV
                                    
                                    .
                                 
                               agrabla,
                           aminda,
                           freŝa,
                           gracila,
                           linda,
                           mirinda,
                           simpatia2,
                           vigla2 agrabla,
                           aminda,
                           freŝa,
                           gracila,
                           linda,
                           mirinda,
                           simpatia2,
                           vigla2
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:6
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 1:16
5. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
                  2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 1:16
5. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
- angle:
- charming, cute
- beloruse:
- чароўны, мілы, вабны, прывабны
- ĉine:
- 迷人 [mírén], 着迷 [zháomí], 妖 [yāo], 可愛的 [kěàide]
- france:
- charmant, mignon
- germane:
- bezaubernd, reizend, charmant, entzückend, anmutig, lieblich, liebreizend, süß (niedlich)
- hebree:
- מַקסִים
- hispane:
- encantador
- hungare:
- bájos
- indonezie:
- imut, manis (perawakan), elok, luwes, menggemaskan, memesona, menarik hati, menawan
- itale:
- incantevole, delizioso, aggraziato, avvenente, carino, grazioso
- japane:
- 魅力的な [みりょくてきな], 魅惑的な [みわくてきな], かわいい
- nederlande:
- charmant, schattig
- pole:
- czarujący, czarowny, szarmancki, nadobny, powabny, ujmujący, uroczy
- portugale:
- charmoso, fofo
- rumane:
- atrăgător, fermecător
- ruse:
- милый, прелестный, очаровательный, чарующий, привлекательный, славный, хорошенький
- tibete:
- དགའ་པོ་
- ukraine:
- милий, чарівний, чарівливий, чарівничий, привабливий, славний, гарненький
ĉarmo
- Kvalito, logo de tio, kio estas ĉarma: ĉarmo estas sur viaj lipoj [7]; li ne atentos ĉarmon de virinoj [8]; vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno [9]; Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon [10]; la knabino ne estis perfekte bela, sed ŝi posedis la freŝecon de deknaŭ jaroj kaj la ĉarmon de siaj vivaj movoj [11]; mi ne donus cent belulinojn por ŝia simpla, modesta ĉarmo [12]; fortepiano kaj violonĉelo […] ĉirkaŭis per ebriiganta ĉarmo la knabinon [13].
7.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 45:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:37
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
11. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
13. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
                  8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:37
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
11. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
13. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
- angle:
- charm
- beloruse:
- прывабнасьць, шарм
- ĉine:
- 風韻 [fēngyùn]
- france:
- charme
- germane:
- Charme
- hebree:
- קסם
- hispane:
- encanto
- hungare:
- báj
- indonezie:
- daya tarik, pesona, keelokan, keimutan, keluwesan, kemenarikan, kemenawanan
- itale:
- avvenenza, fascino, incanto (fascino)
- japane:
- 魅力 [みりょく], 魅惑 [みわく]
- nederlande:
- charme
- pole:
- czar, szarmancja, nadobność, powab
- portugale:
- charme
- rumane:
- farmec
- ruse:
- прелесть, привлекательность, очарование, обаяние, шарм
ĉarmi
                     (tr)
                  - 
                              Delikate plaĉi kaj
                              logi:
                              
                                 la malĉastistino […] ĉarmas per sia beleco
                                 [14];
                                 
                              
                                 muzikistaro ĉarmis la vizitantojn per lerta muzikado
                                 [15];
                                 
                              
                                 li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj […] bedaŭrinde,
                                 neniun li povas ĉarmi ĉi tie
                                 [16];
                                 
                              
                                 lia ŝanĝita animstato sendube ĉarmos vin, malgraŭ via emo rigardi ĉion per la
                                 okuloj de praktikemulo
                                 [17];
                                 
                              
                                 la beleco de la pejzaĝo ĉarmis ilin pli ol ĉio alia, kion ili vidis
                                 [18].
                                 
                               amuzi,
                           delekti,
                           flati,
                           ĝojigi,
                           kaĵoli,
                           plezurigi,
                           tenti1,
                           ravi amuzi,
                           delekti,
                           flati,
                           ĝojigi,
                           kaĵoli,
                           plezurigi,
                           tenti1,
                           ravi
14.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:4
15. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
16. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, IV
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
                  15. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
16. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, IV
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
- beloruse:
- вабіць, прывабіць, зачароўваць
- france:
- charmer
- germane:
- verzücken, bezaubern, entzücken, reizen (entzücken)
- hebree:
- להקסים
- hispane:
- encantar
- hungare:
- elbájol
- indonezie:
- menggemaskan, memesona, menarik hati, menawan
- itale:
- incantare, affascinare, deliziare (fascino)
- japane:
- 魅惑する [みわくする]
- nederlande:
- charmeren
- pole:
- oczarowywać, czarować, być szarmanckim, być nadobnym, być powabnym, ujmować, być uroczym
- portugale:
- encantar
- rumane:
- fermeca
- ruse:
- очаровывать, чаровать, пленять
- ukraine:
- зачаровувати, чарувати, заполонювати
ĉarmigi
- Havigi ĉarmon al io: agrabla babilado ĉarmigis la vojaĝon; kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li [19].
19.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:25
                  - beloruse:
- надаваць шарм, рабіць прывабным
- france:
- remplir de charme
- germane:
- Charm geben, verführerisch machen, mit Anmut versehen
- hebree:
- להקסים
- indonezie:
- mengelokkan, mengimutkan, meluweskan, memesonakan, memenawankan
- itale:
- illegiadrire, dare fascino, fornire fascino
- japane:
- 魅力を与える [みりょくをあたえる]
- pole:
- nadawać wdzięk
- ruse:
- придать шарм, придать очарование
- ukraine:
- робити чарівним, надавати чарівності