kiker/o PIV1

kikero

1.
KUI Manĝebla (post varmegigo) grajno, iom pli granda ol verda pizo, bruna, el guŝo de Cicer arietinum, specio el la samnoma genro kikero: ni devas provizi por ili sekigitajn fruktojn, figojn, kikerojn, fabojn Rsp ; boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo [1]; la provinco estas […] produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj [2].
2.
BOT Genro el familio fabacoj (Cicer), kies unu specio estas kultivata en Hindio, Okcidentazio, ĉirkaŭ Mediteraneo kaj en aliaj iom varmaj landoj pro siaj grajnoj.

branĉoj kun fruktoj de kikero (Cicer arietinum), Botanika Ĝardeno, Karlsruho, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [3]
HOM:cicero
1. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
2. Vikipedio, Michoacán, 2005-08-29
3. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cicer_arietinum_003.JPG
angle:
chickpea
beloruse:
нут
ĉeĥe:
cizrna
ĉine:
鷹嘴豆 [yīngzuǐdòu]
france:
pois chiche
germane:
Kichererbse
hispane:
garbanzo
hungare:
csicseriborsó, bagolyborsó
japane:
ヒヨコマメ
katalune:
cigró 2. cigronera
latinece:
2. Cicer
pole:
ciecierzyca
slovake:
cícer
turke:
nohut
ukraine:
нут, нагуд

kikerkaĉo

KUI
Kaĉo el kikeroj kaj kutime aliaj aldonaĵoj kiel sezamo, olivoleo, citrono; humuso: iom da manĝaĵoj (pano, fromaĝo, ŝinko, kikerkaĉo…) [4]; humuso estas mola, sana, delica kaj tre facile preparebla kikerkaĉo aŭ pureo [5].
angle:
hummus
beloruse:
хумус
ĉine:
鷹嘴豆泥 [yīngzuǐdòuní]
france:
houmous
germane:
Hummus

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.