*klimat/o PV

*klimato

1.
MET Tuto de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de iu regiono: la hirundo […] forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton [1]; konstruaĵo […] konforma al la klimato kaj materialo de la lando [2]; ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego [3]; la dolĉa klimato de Sicilio [4]; modera klimato; tropika klimato; kontinenta klimato. VD:vetero, zono2
2.
(figure) Etoso: por fripono oni bezonas saĝon, — ankaŭ estas necesa […], por tiel diri, friponeca klimato [5].
angle:
climate
beloruse:
клімат
bulgare:
климат
ĉeĥe:
klima, podnebí
ĉine:
气候 [qìhòu], 气候状况 [qìhòuzhuàngkuàng]
france:
climat modera ~o: climat tempéré. tropika ~o: climat tropical. kontinenta ~o: climat continental.
germane:
Klima
hispane:
clima
japane:
気候 [きこう], 風土 [ふうど]
katalune:
clima
nederlande:
klimaat
pole:
klimat modera ~o: klimat umiarkowany. tropika ~o: klimat tropikalny. kontinenta ~o: klimat kontynentalny.
rumane:
climă
ruse:
климат modera ~o: умеренный климат. tropika ~o: тропический климат. kontinenta ~o: континентальный климат.
slovake:
klíma, podnebie
tibete:
གནམ་གཤིས་
turke:
iklim
ukraine:
клімат

alklimatigi

(tr)
HOR Akomodi al nova klimato, adapti al la naturaj vivkondiĉoj de alia mondregiono: ĝardenkulturo […] alklimatigas la belegajn florojn de fremdaj terzonoj, transportante ilin en niajn ĝardenojn [6].
6. A. Giesswein: Esperanto kaj mondliteraturo, Literatura Mondo, 1922-11 (2)
france:
acclimater
japane:
気候にならす [きこうにならす], 風土にならす [ふうどにならす]
ukraine:
акліматизувати

alklimatiĝi

(ntr)
HOR Akomodiĝi al iu klimato: en niaj ĝardenoj [aneto] bone alklimatiĝas [7].
7. E.de Mestral: Fumigita fiŝa ŝaŭmaĵo..., Romanda Laborgrupo, 2008-04-03
angle:
acclimate, acclimatize
beloruse:
акліматызавацца
bulgare:
аклиматизирам
ĉine:
[fú]
france:
s'acclimater
germane:
akklimatisieren
hispane:
aclimatarse
japane:
気候になれる [きこうになれる], 風土になれる [ふうどになれる]
katalune:
acostumar-se al clima
nederlande:
acclimatiseren
pole:
przyzwyczaić się, zaaklimatyzować się
rumane:
să se obișnuiască, deprinde, obține aclimatizate
ruse:
акклиматизироваться

praklimato

MET Klimato de antaŭlonga epoko; paleoklimato: en ĉapitro X, ni klopodis rekonstrui la praklimatojn kaj la reliefon en la montaro, malgraŭ multaj necertaĵoj [8].
8. J. M. Mabesoone: Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p. 31a-180a]
angle:
palaeoclimate, paleoclimate
ĉine:
古气候学 [gǔqìhòuxué]
france:
paléoclimat
pole:
paleoklimat
rumane:
palaeoclimate

administraj notoj