tradukoj: be ca de fr hu lat nl pl pt ro

Kolonj/o ZR

Kolonjo  

GEOG
1.  
Urbo en okcidenta Germanujo (6˚58'E, 50˚56'N), situanta ĉe la rivero Rejno, plej granda urbo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio: lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo [1]; Mi vidas ... vidas urbon ... Kolonjon ĉe rivero / Prepari la kongreson kun ĝojo kaj espero / La Rejno ŝaŭme saltas ĝis super sia bordo / Kaj tamen la kongreso ... okazos en Oksfordo [2]! en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio [3]; tra la 1950aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj [4]; li argumentis, ke ankaŭ la frugotika katedralo de Kolonjo ne estas tute aŭtentika konstruaĵo [5].
2.  
HIS Nomo de kelkaj Romiaj kolonioj.

tradukoj

belorusaj

~o 1.: Кёльн.

francaj

~o 1.: Cologne.

germanaj

~o 1.: Köln.

hungaraj

~o 1.: Köln.

katalunaj

~o: Colònia.

malnovlatinaj

~o 1.: Colonia Agrippina; ~o 2.: Colonia.

nederlandaj

~o: Keulen.

polaj

~o: Kolonia.

portugalaj

~o 2.: Colônia; ~o: Colônia.

rumanaj

~o: Colonia.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
3. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, http://tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=vivo-de-zamenhof
4. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo
5. Monato, last: Regnestra Palaco en Vilniuso


ℛevo | datumprotekto | kolonj.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2019/06/30 18:21:02