1komik/a

komika

Ridiga, amuza pro strangeco: komika muziko [1]; ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg [2]; la studento […] eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn [3]; komika birdo […] la flugiloj[n] ĝi tenas […] senmove kaj tamen rapide flugas [4]; serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto Kandid ; [li] rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido Marta . VD:bizara, groteska2, komedia, kurioza, ridinda, skurila
angle:
comic, comical, droll, facetious, humorous, laughable, ludicrous, mirth-provoking, witty
beloruse:
камічны, сьмешны, фацэтны
ĉeĥe:
komický, legrační, směšný
ĉine:
喜感 [xǐgǎn], 逗 [dòu], 好玩 [hàowán], 好笑 [hǎoxiào], 詼諧 [huīxié], 滑稽 [huájī]
france:
comique, amusant, cocasse, drôle (adj.), marrant, plaisant (amusant), rigolo (adj.)
germane:
komisch
hungare:
komikus, mulatságos
japane:
こっけいな, おかしな, おどけた, おもしろい
nederlande:
komisch, grappig
pole:
komiczny, zabawny, śmieszny
portugale:
cômico
ruse:
комический, комичный, смешной, забавный
slovake:
komický, smiešny
svede:
komisk
ukraine:
комічний, смішний, забавний

komikeco

Eco de komika persono aŭ situacio: li dankis lin pro la tridek, kaj ridis pri la komikeco en almozoredono VojaĝImp ; mi kunridis, ĉar nur nun mi ekvidis retrospekte la komikecon de la okazintaĵo KrM ; komikeco rezultas plej ofte el la karakteroj de la protagonistoj [5].
5. Monato, Luiza Carol: Spegula mondo, 2013
angle:
comedy, comicality, comicalness, drollery, drollness, funniness, humoursness, wittiness
beloruse:
камічнасьць , камізм
ĉeĥe:
komično, komičnost
ĉine:
諧趣 [xiéqù]
france:
comique (de qc), cocasserie, drôlerie
germane:
Komik
hispane:
cómico
hungare:
komikusság, mulatságosság
japane:
こっけいさ, おかしさ
katalune:
còmic
nederlande:
het grappige, het komische
pole:
komizm, komiczność
ruse:
комичность, комизм, забавность
slovake:
komickosť, smiešnosť, žartovnosť
ukraine:
комізм, комічність, забавність

administraj notoj