2kosmopolit/o PV

kosmopolito

1.
Mondcivitano: sovetaj esperantistoj estis metitaj en la kategorion de danĝeraj kosmopolitoj kaj SEU denuncita kiel „internacia spiona organizaĵo“ kontraŭsoveta [1]; [mi] provas esti(ĝi) vera kosmopolito tolerema, sennacieca kaj senrasisma [2]; estas malfacile por kosmopolitoj kompreni la ekzaltadon de belo-bono en naciismon [3].
2.
Homo, ordinare riĉa kaj monduma, kiu pasigas sian vivdaŭron vojaĝante tra diversaj landoj: kosmopolita aventuristo.
angle:
cosmopolitan, cosmopolite
beloruse:
касмапаліт
ĉeĥe:
kosmopolit, kosmopolita, světoobčan
ĉine:
世界公民 [shìjiègōngmín], 四海为家的人 [sìhǎiwéijiāderén], 世界主义者 [shìjièzhǔyìzhě]
france:
cosmopolite (subst.)
germane:
Weltbürger, Kosmopolit 2. Mann von Welt
hispane:
cosmopolita
hungare:
kozmopolita világpolgár 1. világpolgár 2. kozmopolita
japane:
コスモポリタン, 世界市民 [せかいしみん]
katalune:
cosmopolita
pole:
kosmopolita
portugale:
cosmopolita (subst.)
rumane:
cosmopolit
ruse:
космополит
slovake:
kozmopolita, svetoobčan

kosmopolita

1.
Karakteriza por kosmopolito; monduma: Peterburgo [estas] preskaŭ okcidenteŭropa, […] en privata vivo oni povas trovi multajn trajtojn tute rusajn, sed la ekstero de P. estas tute kosmopolita [4]; movado kosmopolita [5]; la disputoj en la usona gazetaro pri tutmondiĝo estas kvazaŭ barakto inter kosmopolitaj poruloj kaj provincemaj kontraŭuloj [6]. VD:tutmonda, universala2
2.
BIO (pri planto aŭ besto) Aperanta en ĉiuj partoj de la mondo; tutmonda. ANT:endemia
ĉine:
[huò], 世界性 [shìjièxìng]
germane:
kosmopolitisch 1. weltmännisch, weltoffen
japane:
コスモポリタン的な [コスモポリタンてきな], 汎存種の [はんぞんしゅの], 全世界に広く分布する [ぜんせかいにひろくぶんぷする]

kosmopoliteco

Mondcivitaneco: la esenco de la ideo Esperanto, entenas ideon pri kosmopoliteco, pri mondcivitaneco [7]; Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontraŭsektismon kaj kosmopolitecon [8].
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
8. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
angle:
cosmopolitanism
beloruse:
касмапалітызм
france:
cosmopolitisme
germane:
Weltbürgertum, Kosmopolitentum
hungare:
világpolgárság (mint állapot), kozmopolitizmus
japane:
コスモポリタン的な生き方 [コスモポリタンてきないきかた]
pole:
międzynarodowość
rumane:
internaționalism
ruse:
космополитизм

kosmopolitismo

POL Sento de aparteno al monda socio, prefere ol al aparta gento, kaj al tio konforma sinteno: la espero ĉerpi novan forton el la socialismaj landoj baldaŭ cedis al unu plia seniluziiĝo, kiam la kampanjo kontraŭ kosmopolitismo malhelpis ankaŭ tie la disvolviĝon de Esperanta agado [9]; estis necese ĝustigi la terminojn globaliĝo, novliberalismo, globismo, kosmopolitismo [10]. VD:internaciismo, sennaciismo
angle:
cosmopolitanism
beloruse:
касмапалітызм
ĉeĥe:
doktrína světoobčanství
ĉine:
世界主义 [shìjièzhǔyì]
france:
cosmopolitisme
germane:
Weltbürgerschaft, Kosmopolitismus
hispane:
cosmopolitismo
hungare:
kozmopolitizmus
japane:
コスモポリタニズム, 世界主義 [せかいしゅぎ]
katalune:
cosmopolitisme
pole:
kosmopolityzm
rumane:
cosmopolitism
ruse:
космополитизм
slovake:
doktrína svetoobčianstva

administraj notoj