*kriz/o PV

*krizo

1.
Grava danĝera fazo, decidiga momento en iu afero: politika, financa, komerca krizo; la homaro spertas nun gravan moralan krizon; ĵus mi malfermis butikon ĉe angulo de la stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de la Granda Krizo [1]; pro ekonomia krizo en la jaro 1873 la linio estis finkonstruita nur en 1897 [2]; la bombado fare de NATO-aviadiloj dum la Kosovo-krizo en 1999 [3].
2.
MED Grava fazo de malsano, kiu estas decidiga por ŝanĝiĝo en bonon aŭ malbonon: la krizoj [de epilepsio] tre varias laŭ la homoj, kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj [4]. SUB:iktoVD:kulmino2
Rim.:Krizo ne nepre venas subite, kiel ikto.
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
2. Walter Klag: AŬSTRIO: Etŝpuraj spuroj, Monato, 2000/09, p. 11
3. Monato, Evgeni GEORGIEV: Pliigita aktivado de LUKoil
4. Vikipedio, Epilepsio
angle:
crisis, emergency, critical situation
beloruse:
крызыс
ĉeĥe:
kritické období, krize
ĉine:
急难 [jínàn], 急難 [jínàn], 危机 [wēijī], 危機 [wēijī]
france:
crise
germane:
Krise, gefährliche Lage
hispane:
crisis
hungare:
válság, krízis
japane:
危機 [きき], 重大局面 [じゅうだいきょくめん], 急変 [きゅうへん], 発作 [ほっさ]
nederlande:
crisis, noodsituatie
perse:
بحران
pole:
kryzys, przesilenie
portugale:
crise
rumane:
criză
ruse:
кризис, перелом
slovake:
kríza
svede:
kris
ukraine:
криза, перелом

kriza

Spertanta krizon: kriza epoko; en la nuna kriza momento, kiam nia patrujo bezonas ĉiujn siajn fortojn [...] [5]; okazas kriza redukto de elspezoj por la sociala sekurigo, sanprotektado kaj lerneja sistemo [6]; ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin [7].
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
7. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
angle:
critical (important, essential)
beloruse:
крызысны
france:
critique (de crise), en crise
hungare:
válságkorszak, kríziskorszak
japane:
危機的な [ききてきな]
nederlande:
crisis-
perse:
بحرانی
pole:
kryzysowy, przełomowy
rumane:
critic
ruse:
кризисный, критический, переломный
ukraine:
кризовий, критичний, переломний

krizi

(ntr)
Esti en kriza situacio: la afero pli kaj pli kriziĝas; la vidvo tiam krie krizas, valorajn bubojn ronde ĉizas [8].
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Imite rimite laŭ Julio Baghy. LA VIDVOHOMO MEDITAS
angle:
be in critical condition
beloruse:
быць у крызыснай сытуацыі, перажываць крызыс
ĉeĥe:
být v krizi, procházet krizí
france:
être en crise
germane:
kriseln, in einer gefährlichen Lage sein
hispane:
estar en crisis
hungare:
válságban van, krízisben van
japane:
危機にある [ききにある]
nederlande:
in crisis zijn
perse:
بحرانی بودن
pole:
być w kryzysie, przechodzić kryzys
rumane:
să fie în criză, trece criza
ruse:
быть в кризисе
slovake:
byť v kríze, v kritickej situácii
svede:
krisa

administraj notoj