nadir/o JED

nadiro

1.
AST Punkto de la ĉiela sfero troviĝanta sur la vertikalo de l' observanto kaj direkte malsupre sub liaj piedoj. ANT:zenito
2.
(figure) Malkulmino, plej malsukcesa, plej deprima stato de afero: iam devos veni la nadiro de la milito kaj, post ĝi, la vojo kondukanta al paco [1]; la nombro de AMoj (membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA) ŝajne atingis la nadiron [2]; la eksa prezidanto de Kotdivuaro […] estis sendita al la Internacia Pun-Kortumo en Hago, jen la nadiro en la kariero de homo antaŭe respektata, sed kiu permesis al si malfavore influiĝi kaj de ambicio kaj de aliuloj [3].
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
3. Monato, Princo Henriko Oguinye: De honoro al honto, 2012
angle:
1. nadir
beloruse:
1. надзір 2. найніжэйшы пункт, дно (перан.)
bulgare:
1. надир
ĉeĥe:
1. nadir, podnožník
ĉine:
1. 最低谷 [zuìdīgǔ], 低谷 [dīgǔ]
france:
1. nadir 2. point le plus bas
germane:
1. Nadir, Fußpunkt, Nullpunkt 2. Tiefpunkt
greke:
1. ναδίρ
hungare:
1. nadír, talppont
japane:
天底 [てんてい]
katalune:
1. nadir
nederlande:
1. nadir
perse:
1. پاسو، سمت‌القدم
pole:
1. nadir
portugale:
1. nadir
ruse:
1. надир
slovake:
1. nadir, podnožník
ukraine:
надир

administraj notoj