kvalifik/i JED , kvalif/i PV (malofte)

kvalifiki, kvalifi

(tr)
1.
Karakterizi, atribuante iun kvaliton al io: la trompan forprenon la kodo kvalifikas ŝtela; mi ne povas kvalifiki [la leteron], mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo [1]; de 1965 ĝis 1968 en Montevideo aperis la kvalifikite altnivela revuo Kemio Internacia [2]; 78,6 % sin kvalifikas kiel kredantojn kaj 16,4 % kiel indiferentajn al religio [3]; ĉu ĉar vi trovis pli aĉan ol via lando, vi rajtas kvalifiki ĝin „bona“ [4]? JUR kvalifikita krimo (pro aldona cirkonstanco pli forte punata) striktasence tiun ĉi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda [5]; min tiklas la vorto „natura“ por kvalifiki la unuajn komercajn interŝanĝojn [6]. SIN:difini3, juĝi2, konsideri3, rigardi4, taksi
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru konsideri, taksi, estimi.
2.
PEDSPO Konformigi al difinitaj postuloj (kapabligi, ofte kun fina ekzameno, plenumi oficon, partopreni konkurson ks): ŝi ja estas kvalifikita laboristino? – insiste redemandis mi […] Rusio bezonas kvalifikitan laborforton Metrop ; usonano, kvalifikita pri medicino [7]; mankas kvalifikitaj (kp kompetenta1) instruistoj [8]; kun kiu mi povas kvalifike interparoladi meze de tiuj malkleruloj [9]? altkvalifikitaj kaj kreopovaj laboruloj [10]; tie parolas kvalifikitaj lekciistoj de diversaj landoj [11]; kunlaboranto povas fariĝi nur persono kvalifikita kaj kompetenta por difinita tasko [12]. VD:eduki2, klerigi
3.
GRA Esprimi difinitan econ de io: la adverbo kvalifikas la verbon; adjektivo kvalifikanta substantivon, kiu estas tabelvorto, normale sekvas: okazis io stranga (ne: stranga io), ne ĉio brilanta estas diamanto [13]; la herbo kaj aliaj vegetaĵoj estas kvalifikataj en la kimra ne kiel gwyrdd, verdaj, sed kiel glas – do kvazaŭ bluaj [14].
angle:
~ita krimo: aggravated crime.
beloruse:
1. кваліфікаваць 3. вызначаць
ĉeĥe:
kvalifikovat
ĉine:
做过记号 [zuòguòjìhao], 做過記號 [zuòguòjìhao], 有过标记 [yǒuguòbiāojì], 有過標記 [yǒuguòbiāojì], 識別過 [shíbiéguò], 识别过 [shíbiéguò], 要取得資格 [yàoqǔdézīgé], 要取得资格 [yàoqǔdézīgé]
france:
qualifier
germane:
qualifizieren 1. kennzeichnen, einordnen, beurteilen ~ita krimo: qualifizierte Straftat. 2. weiterbilden 3. bestimmen (Gramm.)
hispane:
1. calificar 3. cualificar
japane:
規定する [きていする], ~と呼ぶ [とよぶ], 資格を与える [しかくをあたえる], 肩書きを与える [かたがきをあたえる], 修飾する [しゅうしょくする]
nederlande:
1. kwalificeren 3. bepalen (ling.)
pole:
kwalifikować
portugale:
qualificar, classificar, capitular
rumane:
clasifica
ruse:
1. квалифицировать 3. определять
slovake:
kvalifikovať
ukraine:
кваліфікувати

kvalifiko

PED Atestita kapablo por iu tasko, faro, posteno: la estraro ekzamenis la kvalifikojn de ĉiuj kandidatoj [15]; [ili] deziras instrui Esperanton kaj posedas la ceterajn kvalifikojn por instruado en lernejoj [16]; 21,2 % de la instruistoj de la angla malhavis la devigajn kvalifikojn [17]. hodiaŭ vi apenaŭ trovos profesian vendiston de alta kvalifiko [18].
15. A. Grigorjevskij: Nomumo..., Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2003-12-23, numero 173a
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
17. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
18. Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, 2004
beloruse:
кваліфікацыя, здольнасьць (спраўджаная)
ĉeĥe:
kvalifikace, způsobilost
ĉine:
資格 [zīge], 资格 [zīge], 資格 [zīgé], 资格 [zīgé], 熟練程度 [shúliànchéngdù], 熟练程度 [shúliànchéngdù], 資歷 [zīlì], 资历 [zīlì]
france:
qualification
germane:
Qualifikation, Eignung, Weiterbildung
hispane:
cualificación
japane:
規定 [きてい], 呼称 [こしょう], 資格 [しかく], 肩書 [かたがき], 修飾 [しゅうしょく]
pole:
cenzus, kwalifikacja, umiejętność, zdolność
rumane:
recensământ, clasificare, abilitate, capabilitate
slovake:
kvalifikácia
ukraine:
кваліфікація

kvalifikiĝi

(ntr)
Plibonigi kaj elpruvi sian kapablon, sian konformecon al iuj difinitaj postuloj: mi kvalifikiĝu kiel tradukisto [19]; [ŝi] kvalifikiĝis kiel diplomita flegistino [20]; junajn homojn do nenio instigas kvalifikiĝi [21].
19. Kurisu Kei: Nova vivo en maljunulejo, en: Vivprotokoloj, 2009
20. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
21. Monato, Stefan Maul: Laborista digno, 2009
beloruse:
кваліфікавацца
france:
se qualifier
germane:
sich qualifizieren, sich weiterbilden
pole:
nadawać się
rumane:
folositor
ukraine:
кваліфікуватися, здобути/набути кваліфікацію, вивчитися на...

malkvalifiki, malkvalifi

(tr)
Malagnoski, nei, dubigi pri ies kvalito aŭ kapablo: rimarko de Mori pri „dia nacio“ malkvalifikas lin kiel ĉefministron [22]; la scio de Esperanto inklinas malkvalifiki esploriston esplori ĝin: scii Esperanton oni taksas sama kiel entuziasmi pri ĝi [23]; li tute ne estas stulta, sed lia financa stato povus malkvalifi lin [24].
22. Kurita K.: Rimarko..., Okazintaĵoj, 2000-05
23. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
24. J. Francis: Misio sen Alveno, TK/Stafeto, 1982
beloruse:
дыскваліфікаваць
ĉeĥe:
diskvalifikovat
france:
disqualifier
germane:
disqualifizieren
hispane:
descalificar
pole:
dyskwalifikować
rumane:
descalifica
slovake:
diskvalifikovať

kvalifikita plimulto

POL
(ĉe balotoj) plimulto plenumanta pli altajn postulojn ol simpla plimulto, ekz-e du trionoj el la voĉoj aŭ reprezenton de plimulto el la popolo tra la voĉoj de la delegitoj ks: la estro de la Komisiono bezonas por sia nomumo ne plu unuaniman subtenon de la Eŭropa Konsilio, la organo de la ministroprezidantoj kaj ŝtatestroj, sed nur kvalifikitan plimulton en ĝi kaj plimulton en la Eŭropa Parlamento [25].
25. Monato, Marko Naoki LINS: Kiu prezidos la EU-Komisionon?, 2004
germane:
qualifizierte Mehrheit

administraj notoj