*legend/o UV

*legendo

BELE Rakonto pri malnovaj okazintaĵoj, en kiu intermiksiĝas historiaj kaj fabelaj tradiciaj faktoj: ĉio sonis mirinde, kiel la legendoj pri la sanktuloj [1]; la legendo diras, ke tiu birdo […] en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso […] elflugas el la ardanta ovo [2]; lian fantazion jam frue stimulis la legendo pri la Babelturo [3]; la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj [4]; kolektiĝis ĉirkaŭ ili amasoj da interesaj legendoj [5]; malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn [6]. VD:anekdoto, fabelo, mito, sagao
angle:
legend, myth
beloruse:
легенда
bretone:
mojenn
ĉeĥe:
báje, legenda, pověst
ĉine:
神話 [shénhuà], 神话 [shénhuà], 传说 [chuánshuō], 傳說 [chuánshuō], 传奇 [chuánqí], 傳奇 [chuánqí], 佳話 [jiāhuà], 佳话 [jiāhuà], 图例 [túlì], 圖例 [túlì], 文字图例 [wénzìtúlì], 文字圖例 [wénzìtúlì], 民間傳說 [mínjiānchuánshuō], 民间传说 [mínjiānchuánshuō]
france:
légende
germane:
Sage, Legende
greke:
μύθος
hebree:
אגדה
hispane:
leyenda
hungare:
legenda
japane:
伝説 [でんせつ], 言い伝え [いいつたえ]
nederlande:
legende
pole:
legenda
portugale:
lenda, legenda (lenda)
rumane:
legendă
ruse:
легенда, сказание
slovake:
báj, legenda, povesť
svede:
legend
ukraine:
леґенда, сказання

urba legendo

Rakonto aperanta en moderna, precipe urba medio, miksanta faktojn kun fantaziaĵoj: „ventumila morto“ estas urba legendo, kiu originis en Sudkoreio kaj nun disvastiĝas al aliaj aziaj landoj [7].
7. Arono kaj Karlina: Radio Verda, rv151, 2009-09-05
beloruse:
гарадзкая легенда, гарадзкі міт
france:
légende urbaine
germane:
moderne Legende, Großstadtlegende, urbane Legende
japane:
都市伝説 [としでんせつ]
nederlande:
stadssage, stadslegende
pole:
legenda miejska
rumane:
legendă urbană

administraj notoj