*lent/o

*lento

BOT
1.
Genro el familio fabacoj (Lens), kun manĝeblaj platrondaj semetoj: kampoparto plena de lentoj [1].

floroj de lento (Lens culinaris), ĉe Meknès, Maroko
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
KUI Tia semgrajno uzata por manĝoj: Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj [3]; prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon [4]; la fratinoj ĉikanis ŝin ĉiamaniere, mokis kaj ŝutis al ŝi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj ŝi devis sidi longe kaj elekti ilin [5]; rizo, nudeloj kaj lentoj, ekzemple, restas manĝeblaj dum jaroj sed, ĉar ili surhavas la daton, neniu vendisto riskas lasi ilin sur la bretoj [6].
angle:
lentil
beloruse:
сачавіца, сачыўка
bretone:
fer (plant)
bulgare:
леща
ĉeĥe:
čočka
ĉine:
小扁豆 [xiǎobiǎndòu], 兵豆 [bīngdòu]
france:
lentille (plante)
germane:
Linse
hispane:
lenteja
hungare:
lencse
japane:
レンズマメ, レンズ豆 [レンズまめ]
latinece:
1. Lens
nederlande:
linze
perse:
عدس
pole:
soczewica
portugale:
lentilha
ruse:
чечевица
svede:
lins (växt)
turke:
mercimek
ukraine:
сочевиця

lenta

1.
Rilata al lento1.
2.
Rilata al lento2: lenta supo, kaĉo
ruse:
чечевичный

lentoforma

Havanta la formon de lento2, t.e. tiun de dukonveksa disko: pastelo estas lentoforma bombono aŭ medikamento PIV1 .
angle:
lentil-shaped, lenticular
ruse:
двояковыпуклый, линзообразный

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~a : Mankas fontindiko.
~a : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oforma : Mankas dua fontindiko.
~oforma : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.