*ombrel/o

*ombrelo

Kontraŭpluva aŭ kontraŭsuna portebla ŝirmilo, konsistanta el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur vergetoj: la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon [1]; ŝi tenis [la branĉon] en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo [2]; la homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn Metrop ! juna vizaĝo rigardas de sub la malpeza franĝo de ombrelo [3]; nuntempe neniu uzas japanstilan ombrelon faritan el bambuo kaj papero [4]; li majeste eliris el la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon) [5]; (figure) oni nomas tion „protekt-ombrelo“, per ĝi oni volas savi ŝuldoŝtatojn kaj la komunan valuton eŭro de detruo [6]. VD:ekrano2, markezo
angle:
parasol, umbrella
beloruse:
парасон
bretone:
disglavier, disheolier
bulgare:
чадър
ĉeĥe:
chránítko, deštník, slunečník
ĉine:
[sǎn], 傘 [sǎn], 雨伞 [yǔsǎn], 雨傘 [yǔsǎn], 繖 [sǎn], 旱伞 [hànsǎn], 旱傘 [hànsǎn]
france:
ombrelle, parapluie, parasol
germane:
Schirm
greke:
ομπρέλλα
hispane:
paraguas, sombrilla, quitasol
hungare:
ernyő
indonezie:
payung
japane:
[からかさ]
katalune:
paraigua, para-sol
nederlande:
scherm, regenscherm, zonnescherm, paraplu, parasol
perse:
چتر
pole:
parasol, parasolka
portugale:
guarda-chuva, guarda-sol, sombrinha
ruse:
зонт, зонтик
slovake:
dáždnik
svede:
paraply, parasoll
tibete:
ཉི་གདུགས་
ukraine:
парасолька, парасоль

ombrela

De ombrelo; rolanta kiel ombrelo: oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton [7]; (figure) forte kontribuis al la agado ombrela organizo (kp tegmenti2) en kiu membras plej multaj enmigrantaj asocioj – ĝi disponigis ejon kaj financajn rimedojn [8].
beloruse:
парасонавы
germane:
schirmend

falombrelo

(evitinde)
Paraŝuto: per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron, tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero [9];

pluvombrelo

Akvoimuna ombrelo taŭga por ŝirmi de pluvo: en la antaŭĉambro […] trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj [10]; homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo Marta .
angle:
umbrella
beloruse:
парасон ад дажду
bretone:
disglavier
ĉeĥe:
deštník
ĉine:
[sǎn], 傘 [sǎn], 雨伞 [yǔsǎn], 雨傘 [yǔsǎn], 繖 [sǎn]
france:
parapluie
germane:
Regenschirm
hungare:
esernyő
indonezie:
payung
japane:
雨傘 [あまがさ]
katalune:
paraigua
nederlande:
paraplu, regenscherm
perse:
چتر
pole:
parasol, parasolka
ruse:
зонт (от дождя), зонтик (от дождя)
slovake:
dáždnik
ukraine:
парасолька від дощу

sunombrelo

Ombrelo taŭga por ŝirmi de sunlumo: strandoseĝoj – tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj [11]; la daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo [12].
11. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
angle:
parasol
beloruse:
парасон ад сонца
bretone:
disheolier
ĉeĥe:
slunečník
ĉine:
阳伞 [yángsǎn], 陽傘 [yángsǎn], 旱伞 [hànsǎn], 旱傘 [hànsǎn]
france:
ombrelle, parasol
germane:
Sonnenschirm
hungare:
napernyő
indonezie:
payung
japane:
日傘 [ひがさ]
katalune:
para-sol
nederlande:
parasol, zonnescherm
perse:
چتر آفتابی
pole:
parasol przeciwsłoneczny
ruse:
зонт от солнца, зонтик от солнца
slovake:
slnečník
ukraine:
парасолька від сонця

administraj notoj

pri ~o:
    Kiel oni nomas la grandajn ŝirmilojn, kiujn restoracioj starigas en siaj
    ĝardenoj apud tabloj? Ili ja estas ankoraŭ porteblaj, sed eble oni devus tion
    klarigi en la difino aparte?
    [W. Diestel]
  
fal~o : Mankas dua fontindiko.