*papav/o

*papavo

1.
BOT Genro el papavacoj (Papaver), kun belaj floroj; el la lakteca suko de dormopapavo (aŭ Blua papavo) oni produktas opion kaj la semoj liveras bonan manĝeblan oleon: grandaj papavofloroj kaj peonioj [1]; tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo [2]; germanaj trupoj en Afganio havas taskon sekurigi la regionon, kie regas narkotaĵ-baronoj, sed ili ne rajtas detrui papavokampojn por tiel malhelpi produktadon de opio – absurda komisio [3].
2.
KUI La semgrajnoj de dormopapavo (Papaver somniferum), uzataj en kuirejo ekz. kiel aldonaĵo al kuko aŭ kiel surŝutaĵo por dolĉaĵoj: ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso, ĝiaj grajnoj estas kiel la papavo, la radikoj ― ne tre bongustaj [4].
angle:
poppy
beloruse:
мак
bretone:
rozenn-voc'h
bulgare:
мак
ĉeĥe:
mák
ĉine:
罂粟 [yīngsù], 罌粟 [yīngsù]
france:
pavot
germane:
Mohn 2. Backmohn
hungare:
mák
japane:
ケシ, ポピー
latinece:
1. Papaver
nederlande:
papaver
pole:
mak
portugale:
papoula, dormideira
ruse:
мак
slovake:
mak
ukraine:
мак

papaveto

BOT Specio de papavo (Papaver rhoeas), kun skarlataj floroj, tre ofta en grenkampoj: papaveto […] iĝis simbolo de mortintaj soldatoj el la Unua Mondmilito [5].
floro
angle:
corn poppy, field poppy, red poppy, Flanders poppy
beloruse:
відук
bretone:
rozenn-aer
bulgare:
полски мак
ĉeĥe:
mák vlčí
france:
coquelicot
germane:
Klatschmohn
hungare:
pipacs
japane:
ヒナゲシ
latinece:
Papaver rhoeas
nederlande:
klaproos
pole:
mak polny
ruse:
мак-самосейка
slovake:
divý mak, vlčí mak
ukraine:
мак дикий

administraj notoj

~eto: Mankas dua fontindiko.