tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*paradiz/o

*paradizo  

1.
REL Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon: vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo [1].
2.  
=edeno
3.
(figure) Agrablega loko: la nokto estas varmeta kaj dolĉa, kiel nokto en la paradizo [2].

impostparadizo  

(figure)
EKON Regno aŭ provinco, kiu per tre malaltaj impostoj instigas riĉajn homojn aŭ kompaniojn al instaliĝo: bankoj kiuj laboras kun impostparadizoj [3].

paradizludo  

SPO Ludo en kiu oni, starante sur unu piedo, puŝas ŝtoneton tra fakoj surtere desegnitaj ĝis la lasta, kromnomata paradizo: mi rimarkigis al ŝi, ke la plankokaheloj memorigas min pri la paradizludo, kaj tiel ekis konversacio pri infanludoj. [4]. SIN:fakslata ludo

tradukoj

anglaj

~o 1.: Heaven, Paradise; ~o 2.: Eden, Garden of Eden, Paradise; ~o 3.: paradise, Eden; ~ludo: hopscotch.

belorusaj

~o: рай.

bretonaj

~o: baradoz; ~ludo: troadig-kamm.

bulgaraj

~o: рай; impost~o: данъчен оазис.

ĉeĥaj

~o: ráj; ~ludo: panák.

francaj

~o: paradis; impost~o: paradis fiscal; ~ludo: marelle.

germanaj

~o: Paradies; impost~o: Steuerparadies; ~ludo: Himmelhoppe.

hispanaj

~ludo: coxcojilla.

hungaraj

~o 1.: paradicsom, mennyország; ~o 2.: paradicsom, édenkert; ~o 3.: földi paradicsom; ~ludo: ugróiskola.

katalunaj

~o 1.: cel; ~o 2.: Edèn; ~o: paradís; impost~o: paradís fiscal; ~ludo: xarranca, sambori.

nederlandaj

~o: paradijs; ~ludo: hinkelspel.

polaj

~o 1.: raj; ~o 2.: raj, Eden; ~o 3.: raj; impost~o: raj podatkowy; ~ludo: gra w klasy.

portugalaj

~o 2.: paraíso; ~ludo: amarelinha.

rusaj

~o: рай; ~ludo: классики (игра).

slovakaj

~o: raj; ~ludo: panák.

svedaj

~o: paradis.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Luko 23:43
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el odeso ĝis Konstantinopolo
3. J. Nikonoff, trad. V. Lutermano: Ĉiuterenaj alimondistoj, le Monde diplomatique, 2004-05
4. Garbhan Macaoidh: Perdita paradizo, Monato, 2001-10

impost~o: Mankas dua fontindiko.
~ludo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | paradi1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/07/04 08:37:41