tradukoj: be bg br de en es fr hu id la nl pl pt ru

*pipr/o

*pipro  

KUI
Sekigita frukto de piprujo, havanta pikan guston kaj uzata kiel spico. tricent barelegoj da pipro FK ; akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo [1]; ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron […] kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj [2]; li estis […] tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron [3]; pipra muelilo [4].

piprarbeto  

BOT
Piprujo 1 .

piprujo

1.  
BOT Genro el familio piprujacoj (Piper), vegetaĵo produktanta la pipron.
2.
KUI Vazeto entenanta la pipron por la manĝotablo: salujo […] ofte […] formas paron kun la piprujo, el kiu ĝi povas diferenciĝi nur laŭ nombro aŭ diametro de la eliraj truoj [5].

pipri  

KUI (tr)
Spici per pipro.

ruĝa pipro, kajena pipro  

KUI
Papriko: kajena pipro estas muelita sekigita kapsiketo […] nomita laŭ la ĉefurbo de Franca Gvajano, Kajeno, fakte ne temas pri pipro sed pri akra kapsiko [6].

tradukoj

anglaj

~o : pepper; ~ujo 1.: pepper tree; ~ujo : pepper shaker, pepper cellar; ~i : pepper.

belorusaj

~o : перац; ~arbeto : перац (расьліна); ~ujo 1.: перац (расьліна); ~ujo : перачніца; ~i : перчыць; ruĝa ~o, kajena ~o: чырвоны перац.

bretonaj

~o : pebr; ~arbeto : pebrenn; ~ujo 1.: pebrenn; ~ujo : pebrer; ~i : pebrañ; ruĝa ~o, kajena ~o: paprika.

bulgaraj

~o : пипер.

francaj

~o : poivre; ~ujo 1.: poivrier; ~ujo : poivrière; ~i : poivrer.

germanaj

~o : Pfeffer; ~arbeto : Pfefferstrauch; ~ujo 1.: Pfefferstrauch; ~ujo 2.: Pfefferstreuer; ~ujo : ; ~i : pfeffern; ruĝa ~o, kajena ~o: Paprikagewürz.

hispanaj

~o : pimienta; ~arbeto : pimentero; ~ujo 1.: pimentero; ~ujo 2.: pimentero; ~ujo : pimentero; ~i : salpimentar; ruĝa ~o, kajena ~o: pimentón, paprika.

hungaraj

~o : bors (fűszer); ~arbeto : bors (cserje); ~ujo 1.: bors (cserje); ~ujo : borshintő, borstartó; ~i : megborsoz; ruĝa ~o, kajena ~o: paprika (por).

indoneziaj

~o : lada, merica; ruĝa ~o, kajena ~o: paprika.

latina/sciencaj

~ujo 1.: Piper.

nederlandaj

~o : peper; ~arbeto : peperstruik; ~ujo 1.: peperboom; ~ujo : peperbus; ~i : peperen.

polaj

~o : pieprz; ~ujo : pieprzniczka; ~i : pieprzyć; ruĝa ~o, kajena ~o: papryka (zmielona przyprawa).

portugalaj

~o : pimenta.

rusaj

~o : перец; ~arbeto : перец (растение); ~ujo 1.: перец (растение); ~ujo : перечница; ~i : перчить; ruĝa ~o, kajena ~o: красный перец.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
4. Vikipedio, Erika Mann
5. Vikipedio, Salujo
6. Vikipedio, Kajena pipro

~arbeto : Mankas fontindiko.
~arbeto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ujo : Mankas dua fontindiko.
~i : Mankas fontindiko.
~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ruĝa ~o, kajena ~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | pipr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.30 2018/09/18 17:10:14