*vaz/o PV

*vazo

Ujo el diversaj materioj, de diversa formo kaj grando, destinita por enteni ĉiajn fluecajn aŭ solidajn substancojn: ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo [1]; ĉerpi akvon per vazo; meti florojn en vazon.
angle:
vase, vessel
beloruse:
судзіна, пасудзіна, ваза, слоік
ĉeĥe:
nádoba, váza
france:
récipient
germane:
Gefäß, Vase
greke:
βάζο
hispane:
vaso, recipiente
hungare:
edény, váza
indonezie:
vas
japane:
脈管 [みゃっかん]
katalune:
atuell, vas
nederlande:
vaas, pot
pole:
naczynie, waza
portugale:
vaso
ruse:
сосуд, ваза, банка
slovake:
nádoba, váza
tibete:
བུམ་པ་
ukraine:
ваза, посудина, банка

vazaro

KUI Sortimento de vazoj, precipe tia uzata por manĝo: lavi la vazaron en la dometo estis ... kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, ĉio pura, brilanta [2].
angle:
dishes, crockery, plates, table service
beloruse:
посуд, сэрвіз
ĉeĥe:
nádobí
france:
service de table, vaisselle lavi la ~aron: faire la vaiselle.
germane:
Geschirr
hispane:
vajilla
hungare:
edények, (asztali) készlet, edénygarnitúra lavi la ~aron: elmossa az edényt.
japane:
うつわ類 [うつわるい], 食器類 [しょっきるい]
katalune:
vaixella
nederlande:
vaat lavi la ~aron: afwassen, de vaat doen.
pole:
zastawa, garnitur, komplet (np. obiadowy), naczynia
ruse:
посуда
slovake:
riad
ukraine:
сервіз (столовий)

fandvazo

angle:
crucible
beloruse:
тыгель, горан
ĉeĥe:
kokila, tavící nádoba
france:
creuset
germane:
Schmelztiegel
hispane:
crisol
hungare:
öntőüst, olvasztótégely
japane:
るつぼ
katalune:
gresol
nederlande:
smeltkroes
pole:
tygiel
ruse:
тигель, горнило
slovake:
taviaca nádoba
ukraine:
тигель

noktovazo

Vazo uzata por enĉambra, aparte dumnokta urinado kaj fekado: vespere la unua [migra komizo] kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko [3]; sub divano videblis noktovazo [4].
3. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
4. B. Vaha: Adolesko, 1987
angle:
chamber pot
beloruse:
начны гаршчок
ĉeĥe:
nočník
france:
pot de chambre, vase de nuit
germane:
Nachttopf
japane:
しびん
katalune:
orinal, gibrelleta
slovake:
nočník
ukraine:
нічний горщок

transvazigi

(tr)
Verŝi aŭ konduki de vazo en alian vazon: iam mi trovis lin ĉirkaŭatan de grupo da sklavo apud la olivmuelilo, meze de diskuto ekstreme teknika laŭ mia impreso pri la plej bona momento por transvazigi la novan oleon [5].
5. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
beloruse:
пераліваць (з судзіны ў судзіну)
france:
transvaser

vazlavilo, vazlavmaŝino

HejmVort
KUI Maŝino por lavi la vazojn kaj aliajn manĝilojn post manĝo.
angle:
dishwasher
beloruse:
пасудамыйная машына
france:
lave-vaisselle
germane:
Geschirrspülmaschine
hispane:
lavaplatos
hungare:
edénymosogató, mosogatógép
japane:
食器洗い機 [しょっきあらいき]
katalune:
rentaplats
nederlande:
vaatwasmachine
pole:
zmywarka do naczyń
portugale:
máquina de lavar louça
ruse:
посудомоечная машина
ukraine:
посудомийна машина

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fand~o: Mankas dua fontindiko.
fand~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lavilo, ~lavmaŝino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.