tradukoj: be ca cs es fr hu nl pt sk

platform/o PIV1

platformo  

1.  
FER Plata starejo fine de vagono, buso aŭ alia komuna veturilo: mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj Metrop.
2.  
KON Granda ebena surfaco subtenata de amasigita tero, roko aŭ de trabaro, taŭga por surmeto de pezaj aĵoj: citadeloj sur altaj platformoj [1]. VD:teraso
3.
Malfermita okazaĵo, renkontiĝejo, informejo por interŝanĝo de ideoj kaj planado de komunaj iniciatoj: la festivalo Afropixel ... gajnas rekonon kiel platformo por projektoj, eventoj, debatoj, diskutoj, kaj arta kaj socia eksperimentado [2]; sociaj komunikiloj kaj platformoj kiel Guglo kaj Fejsbuko donas la eblon ke falsaj novaĵoj disvastiĝis pli larĝskale kaj pli rapide ol iam antaŭe [3].

tradukoj

belorusaj

~o 1.: плятформа (вагона).

ĉeĥaj

~o 1.: báze, platforma, soubor zásad, východisko, základna.

francaj

~o: plateforme.

hispanaj

~o 1.: plataforma (de un vehículo).

hungaraj

~o 1.: peron (járművön).

katalunaj

~o 1.: plataforma.

nederlandaj

~o 1.: platform (v.voertuig).

portugalaj

~o 1.: plataforma.

slovakaj

~o 1.: platforma, východisko, základňa.

fontoj

1. V. I. Ionesov: La formado de frupolitikaj rilatoj en la proto-baktria civilizacio de la bronza epoko, Scienca Revuo, 1994:2 (45), p. 9a-25a
2. A. Mensah, trad. P. León kaj I. Schroder: Generacio entreprenistoj, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
3. V. Pillay, trad. S. Abbasi: Falsaj novaĵoj, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)


ℛevo | datumprotekto | platform.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2018/04/05 13:10:15