tradukoj: be ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

polariz/i

polarizi

(tr)
FIZ Filtri elektromagnetan ondon tiel, ke ĝi svingas nur en unu ebeno, eventuale rotacianta: la faka grupo Fotonica en la Universitato de Bruselo malkovris, [ke] grafeno povas polarizi lumon [1]; persatelite elsendas esperantlingvajn programojn […] Radio Vatikana en dimanĉo tra la satelito Eutelsat II F1, pozicio: 13 gradojn oriente kiel aŭda subportanto de MBC, 11,554 GHz per horizontala polarizado [2].

Rim.: Ne uzu la vorton en la senco dispartigi, skismigi, (dis)polusigi: politikistoj plifortigas la polarizon [3].

polariza

Rilata al polarizado; polarizanta: angulo inter polariza ebeno de la fonta radio kaj la optika akso [4]; la postaj, pli perfektaj telegrafoj uzis duoblokurentajn signojn, ki[o] signifas, ke ĉe la sendilo ŝanĝiĝis ankaŭ direkto de la kurento, la ricevilo devas esti polariza relajso [5].

polarizo

FIZ Fenomeno de polarizado: la polarizo de la lumo realigas rotacion proporcie al la komponanto de la magneta induk[t]denso rilatanta al la direkto, laŭ kiu disendiĝas la lumo [6]; studo pri polarizo, propagiĝo, 2-a harmono, parametra amplifilo, refrakto kaj sorbiĝo, polarizeblo, ktp. [7].

polarizilo

TEK Aparato, filtrilo por polarizi la lumon.

tradukoj

anglaj

~i: to polarize (usone), polarise (brite); ~a : polarizing; ~o: polarization; ~ilo: polarizer.

belorusaj

~i: палярызаваць; ~o: палярызацыя; ~ilo: палярызатар.

ĉeĥaj

~i: polarizovat; ~o: polarizace; ~ilo: polarizátor.

francaj

~i: polariser; ~a : polarisant; ~o: polarisation; ~ilo: polarisateur.

germanaj

~i: polarisieren; ~a: polarisierend; ~o: Polarisation; ~ilo: Polarisator, Polarisationsfilter.

hungaraj

~i: polarizál; ~a : polarizációs, polarizáló; ~o: polarizáció; ~ilo: polarizátor.

katalunaj

~i: polaritzar; ~a : polaritzat; ~o: polarització; ~ilo: polaritzador.

nederlandaj

~i: polariseren; ~o: polarisatie; ~ilo: polarisator.

polaj

~i: polaryzować; ~a : polaryzujący; ~o: polaryzacja; ~ilo: polaryzator.

portugalaj

~i: polarizar.

rusaj

~i: поляризовать; ~a : поляризующий; ~o: поляризация; ~ilo: поляризатор.

slovakaj

~i: polarizovať; ~o: polarizácia; ~ilo: polarizátor.

fontoj

1. Monato, Ivo Durwael: Lumrapida komunikado
2. Monato, Radio
3. Monato, Ivo Durwael: Unu ŝtato, du landoj
4. Vikipedio, Duobla refrakto
5. Vikipedio, Telegrafo
6. Vikipedio, Michael Faraday
7. Vikipedio, Optiko

~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | polari.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/09/12 15:10:13