tradukoj: be cs de en fa fr hu la nl pl pt ru sk tr

*poligon/o

*poligono

1.  
BOT Genro el familio poligonacoj (Polygonum): poligono […] estas grimpaj arbedoj kun unu- aŭ plurjaraj herboj kaj kun rondformaj tigoj ofte havantaj nodojn, super kiuj estas membraneca foliingo […], ĝi havas kvinnombrajn florojn kaj triangulecajn aŭ platajn nuksojn [1].

poligono (Polygonum bistorta), Botanika Ĝardeno de Berno, Svislando
CC BY-SA 4.0  [2]
2.  
Fagopiro, el la sama familio: grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK ; maljuna saliko […] staris apud poligona kampo [3].
Rim.:Tio ĉi estas la laŭfundamenta senco.

maturiĝanta fagopiro (Fagopyrum esculentum)
CC BY-SA 3.0  [4]
3.  
MAT[5] Plurlatero: piramido […] ― solido, kies bazo estas poligono kaj kies lateroj estas trianguloj kuniĝantaj en pinton [6].

tradukoj

anglaj

~o 1.: knotgrass, knotweed; ~o 2.: buckwheat; ~o 3.: polygon.

belorusaj

~o 1.: ванжоўнік.

ĉeĥaj

~o: polygon, uzavřený mnohoúhelník.

francaj

~o 2.: blé noir, sarrasin; ~o 3.: polygone.

germanaj

~o 1.: Knöterich; ~o 2.: Buchweizen; ~o 3.: Polygon, Vieleck.

hungaraj

~o 1.: keserűfű; ~o 3.: sokszög, poligon.

latina/sciencaj

~o 1.: Polygonum.

nederlandaj

~o 1.: veenwortel; ~o 2.: boekweit; ~o 3.: veelhoek.

persaj

~o 1.: علف هفت‌بند، بنداوش; ~o 3.: چندضلعی.

polaj

~o 2.: gryka.

portugalaj

~o 3.: polígono.

rusaj

~o 1.: горец (растение), гречишник, гречишка; ~o 2.: греча; ~o 3.: многоугольник.

slovakaj

~o: polygón.

turkaj

~o 3.: çokgen.

fontoj

1. Vikipedio, Poligono
2. Muriel Bendel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Polygonum_bistorta_1_BOGA.jpg
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
4. Alupus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Buchweizen,_abreifend.JPG
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
6. Vikipedio, Piramido

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | poligo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2018/10/07 18:10:16