tradukoj: de fr

8Polinezi/o PV

Polinezio

GEOGPOL Vasta aro de insuloj en Pacifiko, inter Aŭstralio kaj Ameriko: la malkovro de pluraj metaloj, ĉefe de nikelo, alvenigis plurajn homojn […] el Vjetnamio, Indonezio, Japanio, kaj krome el Polinezio [1].

Franca Polinezio

GEOGPOL Grupo de kvin insularoj en Orienta Polinezio, sub kontrolo de Francujo, kun propra registaro: Franca Polinezio […] estas vasta ensemblo de 150 francaj insuloj kun pli ol 200 000 loĝantoj [2].

polineziano

GEOGPOL Indiĝeno de Polinezio: Polinezianoj […] unue alvenis en la Havajaj insuloj inter la 3-a kaj 10-a jarcentoj [3].

tradukoj

francaj

~o: Polynésie; Franca ~o: Polynésie française; p~ano: Polynésien.

germanaj

~o : Polineseien; Franca ~o : Französisch-Polinesien; p~ano : Polinesier.

fontoj

1. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko
2. Vikipedio, Franca Polinezio
3. Vikipedio, Havajo


ℛevo | datumprotekto | poline.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2018/11/15 18:10:17