proton/o

protono

FIZ
Pozitiva nukleono kun maso 1836-oble pli granda ol tiu de elektrono kaj spino 1/2, atomkerno de malpeza hidrogeno; kune kun neŭtronoj ĝi konsistigas ĉiujn atomkernojn: oni pelas protonojn per rekordaj rapidegoj tra ronda tunelo por tiel esplori la estiĝon kaj strukturon de la universo [1]; atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno [2]. TUT:atomoPRT:kvarkoVD:barjono, partiklo
1. Monato, Stefan Maul: Misteroj
2. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
angle:
proton
beloruse:
пратон
ĉeĥe:
proton
ĉine:
質子 [zhízǐ], 质子 [zhízǐ]
germane:
Proton
hispane:
protón
hungare:
proton
japane:
陽子 [ようし]
nederlande:
proton
perse:
پروتون
pole:
proton
portugale:
próton (BR), protão (PT)
ruse:
протон
slovake:
protón
svede:
proton
ukraine:
протон

kontraŭprotono

angle:
antiproton
beloruse:
антыпратон
germane:
Antiproton
hispane:
antiprotón
hungare:
antiproton
nederlande:
antiproton
perse:
پادپروتون
pole:
antyproton
ruse:
антипротон

administraj notoj

kontraŭ~o: Mankas fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.