1atom/o

atomo

1.
FIZKEM Iu tiu ero, el kiuj konsistas la ĥemiaj elementoj, kaj molekuloj, konsistanta el kerno, formita de protonoj kaj neŭtronoj, kiun ĉirkaŭas elektronoj: atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno [1]; precizege mezuri la tempon [per] vibrado de la atomoj de la metalo cezio [2]; en molekulo de ribozo estas, inter aliaj atomoj, kvin atomoj de oksigeno [3]; kvantumfiziko bonege traktas la malgrandan mondon de atomoj kaj nukleoj [4]; nia korpo konsistas el atomoj – li ripetadis – kaj tiun fakton ne povas ŝanĝi ia ajn anima flugetado VaK ; ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando [5]; [li] liveris plurajn prelegojn pri problemoj rilatantaj al molekuloj kaj atomoj EeP . PRT:nukleono, partikloVD:atombombo, atomcentralo, atomelektrejo, atomenergio, atomhorloĝo, atomkerno
2.
FIL Plej malgranda, supoze nedividebla ero de materio: Demokrito, kiu proponis ke ĉiu konkretaĵo estas disigebla ĝis restas nedisigeblaj eroj, vivis samtempe kiel Sokrato, lia nova teorio pri eroj „atomoj“ multe influis filozofian konsideradon pri la vera naturo de la Realo Rsp ; la individuoj estas la atomoj de la homa specio MortulŜip ; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos ... tamen en ĉi tiu atomo, en ĉi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion PatrojFiloj ; Estis modesta nur neĝa atomo // Treme sidanta sur montodekliv' [6].
1. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
2. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
3. Steĉjo Norvel: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
4. Monato, Bruce Sherwood: Naturo de scienco, 2010
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
afrikanse:
atoom
albane:
atom
amhare:
አቶም
angle:
atom
arabe:
ذرة
armene:
ատոմ
azerbajĝane:
atom
beloruse:
атам
bengale:
পরমাণু
birme:
အက်တမ်
bosne:
atom
ĉeĥe:
atom
dane:
atomet
estone:
aatom
eŭske:
atomo
filipine:
atom
france:
atome
galege:
átomo
germane:
Atom
guĝarate:
અણુ
haitie:
atòm
haŭse:
zarra
hebree:
אָטוֹם
hinde:
एटम
hispane:
átomo
hungare:
atom
igbe:
atọm
indonezie:
atom
irlande:
adamh
islande:
atóm
itale:
atomo
japane:
アトム [あとむ]
jide:
אַטאָם
jorube:
atomu
kanare:
ಪರಮಾಣು
kartvele:
ატომის
kazaĥe:
атом
kirgize:
атом
kmere:
អាតូម
koree:
원자
korsike:
atomu
kose:
iatom
kroate:
atom
latve:
atoms
laŭe:
ປະລໍາມະນູ
litove:
atomas
makedone:
атомот
malagase:
tsivaky
malaje:
debu
malajalame:
പരമാണു
malte:
atomu
maorie:
ngota
marate:
अणू
mongole:
атомын
nederlande:
atoom
nepale:
अणु
njanĝe:
atomu
okcidentfrise:
atoom
panĝabe:
ਐਟਮ
paŝtue:
اټومي
pole:
atom
ruse:
атом
samoe:
atomu
sinde:
جوهر
sinhale:
පරමාණුවක්
skotgaele:
dadam
slovake:
atóm, atóm
slovene:
atoma
somale:
attam
ŝone:
atomu
sote:
athomo
svahile:
chembe
svede:
atom
taĝike:
атом
taje:
อะตอม
tamile:
அணுவின்
tatare:
атом
telugue:
అణువు
tibete:
རྡུལ་ཕྲན་
ukraine:
атом
urdue:
ایٹم
vjetname:
nguyên tử
zulue:
athomu

atomismo

FIL Doktrino pri la atoma konsisto de la materio kaj universo, kaj ilia formiĝo per kuniĝo de atomoj: [fondiĝis la] Epikur[a] filozofio tute materiisma kaj atomisma de la naturo [7]; budhana atomismo kaj la Jaina skolo daŭrigis la atomtradicion [8].
angle:
atomism
beloruse:
атамізм
ĉeĥe:
atomistika, atomizmus
france:
atomisme
germane:
Atomismus
hebree:
אטומיזם
hispane:
atomismo
hungare:
atomizmus, atomisztika
itale:
atomismo
japane:
原子論 [げんしろん]
nederlande:
atomisme
ruse:
атомизм
slovake:
atomizmus

administraj notoj