*rast/i

*rasti

(tr)
AGRHOR Prilabori grundon per rastilo, kunkolektante fojnon, pajlon, falintajn foliojn, preparante bedon ks: Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo [1]; forrasti la sablon antaŭ la pordo [2]; beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita KPr ; Ursus, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon QuV ; sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti […] ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango QuV ; [ili] trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo QuV . VD:balai, erpi, skrapi
angle:
rake
beloruse:
грабляваць
ĉeĥe:
hrabat, pročesávat, shrabat, shrabovat, shrabávat
ĉine:
[pá]
france:
ratisser
germane:
rechen, harken
hispane:
rastrillar
hungare:
gereblyéz
japane:
かく, かき集める [かきあつめる], かきならす, 徹底的に捜索する [てっていてきにそうさくする], 掃討する [そうとうする]
katalune:
rasclar, rampinar
nederlande:
harken
pole:
grabić (grabiami)
portugale:
juntar (com ancinho)
ruse:
сгребать граблями
slovake:
hrabať, pohrabať
ukraine:
гребти, згрібати (граблями)

rastilo

AGRHOR Kultiva aŭ ĝardena ilo konsistanta el longa tenilo kaj transversa peco provizita je dentoj: lia buŝo estis peco de malnova rastilo [3]; frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj InfanTorent2 ; en la lignaĵejo [li] riparis malnovajn rastilojn HsT ; pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo Rob . VD:erpilo
angle:
rake
beloruse:
граблі
ĉeĥe:
hrábě
ĉine:
[pá], 耙 [pá], 草耙 [cǎopá]
france:
rateau
germane:
Harke, Rechen
hispane:
rastrillo
hungare:
gereblye
japane:
熊手 [くまで], レーキ, チップ寄せ [チップよせ]
katalune:
rastell
nederlande:
hark
pole:
grabie
ruse:
грабли
slovake:
hrable
ukraine:
граблі

folirastilo, foliorastilo

HOR Rastilo kun ventumile dismetitaj, iom flekseblaj dentoj, taŭga por kolekti malpezajn aĵojn: ili uzas foliorastilojn por tiri malpezajn derompaĵojn [4]. VD:balailo
4. -: Iloj kaj ekipaĵoj, [vidita en 2021]
beloruse:
граблі для лісьця
france:
râteau à feuilles
germane:
Laubbesen
pole:
grabie do liści

administraj notoj

foli~ilo, folio~ilo: Mankas dua fontindiko.