*raz/i

*razi

(tr)
Fortranĉi ion tutproksime ĉe ties radiko:
1.
(pp haroj): la flankojn de sia barbo ili ne razu [1]; freŝe razita barbo; elvenis ankaŭ la patro, kun sapita vizaĝo kaj razaparato en la mano [2].
2.
(pp tio, kio portas la harojn): razi la kapon, la vangojn; li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn [3]; la frizisto demandis lin plej humile, ĉu li ordonas razi la kapon [4]; antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento [5]; razita rondaĵo sur verto de pastro (tonsuro); razi iun glate.
3.
(pp herbo) Tondi: razi la herbon de la ĝardeno ItEsp .
angle:
shave
beloruse:
галіць
ĉeĥe:
holit, oholit
france:
raser
germane:
rasieren ~aparato: Rasierapparat.
hispane:
1. afeitar
hungare:
1. borotvál 2. borotvál, nyír 3. nyír
japane:
~の毛をそる [のけをそる]
latine:
rado, ere
nederlande:
1. scheren 2. scheren 3. maaien
pole:
golić
ruse:
брить
slovake:
holiť, oholiť
svede:
raka
turke:
tıraş etmek
ukraine:
голити, брити

razilo

Ilo kun unu aŭ pluraj akretranĉaj klingoj, destinita por razi: simpla, elektra razilo; li rapide alportis razilon, sapumis la kapon de la kaprino kaj razis ŝin glata [6]; razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo [7]; antaŭ li staris spegulo, kaj kun certa digno li movis razilon sur siaj vangoj [8]; [mi] nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson [9]; (figure) en tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon [10].
beloruse:
брытва
ĉeĥe:
holicí strojek
france:
rasoir
germane:
Rasiermesser, Rasierer
hispane:
cuchilla de afeitar, maquina de afeitar, maquinilla de afeitar
hungare:
borotva
japane:
剃刀 [かみそり], ひげ剃り器 [ひげそりうつわ]
latine:
nouacula, ae
nederlande:
scheermes, scheerapparaat
pole:
golarka, maszynka do golenia
ruse:
бритва
slovake:
holiaci strojček
svede:
rakhyvel
tibete:
སྐྲ་ཁྲི་
turke:
ustura, tıraş bıçağı
ukraine:
електрична бритва

razisto

Barbiro: razisto raziston razas PrV .
beloruse:
галяр, цырульнік
ĉeĥe:
holič, razír (zast.)
france:
barbier
germane:
Barbier
hispane:
barbero
hungare:
borbély
katalune:
barber
nederlande:
barbier
pole:
fryzjer
ruse:
парикмахер, брадобрей, цирюльник
slovake:
holič
svede:
barberare
ukraine:
перукар, голяр

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.