regres/i PV

regresi

(malofte) (ntr)
1.
Malprogresi: la revuo „Esperanto“ […] en redakto de Stano Marček regresis kvalite [1]; TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono [2]; tiu kapablo de la naturo, redukti la kreskon de karbondioksido, iom post iom regresas [3]; unu asertis, ke la Verda Partio estas la limako sur la laktuko de la socio, alia, ke ĝia politiko regresigos la landan agrikulturon kaj ekonomion al la dek-naŭa jarcento [4].
2.
(arkaismo) =retroiri
1. J. Pietiläinen: en: Libera Folio, La Ondo de Esperanto, 2003:5 (103)
2. Monato, S. Maul: Malfondo
3. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj, 2008
4. Monato, Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, 2007
beloruse:
1. рэгрэсаваць 2. адступаць, рухацца назад
ĉeĥe:
chátrat, couvat, mravně upadat, neprospívat
france:
régresser
germane:
1. abnehmen, rückläufig sein, schwächer werden, zurückfallen 2. rückwärtsgehen
hungare:
1. visszafejlődik, visszaesik 2. hátrál
japane:
後退する [こうたいする], 退歩する [たいほする]
nederlande:
1. achteruitgaan 2. teruglopen
pole:
cofać się, wracać
ruse:
1. регрессировать 2. отступать назад
slovake:
chátrať, neprospievať, upadať
ukraine:
рухатися у зворотному напрямі, реґресувати, занепадати

regreso

Malprogreso: en morala sistemo ne povas ekzisti progreso aŭ regreso: oni povas ĝin akcepti aŭ malakcepti [5]; mi rimarkas neniun grandegan kreskon en la plimulto de Afriko, centra kaj suda Ameriko kaj Azio, konstateblas eĉ regresoj [6]; ni konversacias pri la socia progreso; pli ĝuste ― pri la regreso [7].
5. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
6. Monato, Hektor Alos i Font: Socialismo sen masko (2), 2003
7. K. Buliĉov, trad. E. Tikhonov: La setlejo, [2011?]
beloruse:
рэгрэс
france:
déchéance, récession
germane:
Rückschritt, Rückgang
japane:
後退 [こうたい], 退歩 [たいほ]
pole:
regres (prawn.), roszczenie zwrotne, wstecznictwo
ukraine:
рух назад, зворотний рух, реґрес, занепад, реґресія

regresema

(malofte)
Kiu emas regresi; malprogresema, reakcia1: mi efektive ne imagas, kiel miaj regresemaj gustoj en la regno de la arto povus ŝoki iun ajn [8].
8. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, 1972
beloruse:
рэтраградны, рэакцыйны, які супрацьстаіць прагрэсу
france:
rétrograde
germane:
rückschrittlich, rückwärtsgewandt, vergangenheitsorientiert, reaktionär [v.a. politisch]
pole:
regresyjny, regresywny

administraj notoj