retro

retro-

(prefikso)
(malofte)
Neoficiala prefikso signifanta agon aŭ iron en la direkto kontraŭa ol la normala: retroiri, retrokupli; retropaŝi; ŝi retroĵetis siajn harojn [1]; malfokusigu viajn okulojn kvazaŭ vi rigardus trapapere malapudan objekton, kaj malrapide retroportu la paĝon [2]; en la moderna Germanio ne ekzistas danĝero de retroiro al ultranaciismo [3]; la 87-jara juda historiisto […] retrorigardis sian vivon [4].
1. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 2004
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
4. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
beloruse:
назад, адваротна
france:
re-, rétro-
germane:
rückwärts, rück-
hungare:
hátra-, vissza- ~paŝi: hátralép.
nederlande:
achteruit, terug
portugale:
re-, retro-
ruse:
назад, обратно, задом наперёд ~paŝi: пятиться.

retroe

(adv.)
Malantaŭe, dorsdirekte: ĉu ne pli saĝe, anstataŭ konstante retroen rigardi, […] substreki komunan, espereble pacan, estontan kunecon [5].
5. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
angle:
backwards
beloruse:
назад, адваротна
germane:
rückwärts
japane:
もとの方へ [もとのほうへ], 後ろへ [うしろへ]
ruse:
назад, обратно, задом наперёд

retrospegulo

En aŭtomobilo, turnebla spegulo fiksita antaŭ la ŝoforo kaj ebliganta vidi, kio estas malantaŭe: forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj aŭtoj de la misiejo ĵus turniĝis [6]; plenan poŝon da ŝanĝmono mi havas! ― blekegis la ŝoforo, kaj Lastoĉkin vidis en la retrospegulo liajn sangoŝvelajn okulojn [7].
beloruse:
люстэрка задняга віду
ĉeĥe:
zpětné zrcátko
france:
rétroviseur
japane:
バックミラー
portugale:
retrovisor
ruse:
зеркало заднего вида
slovake:
spätné zrkadlo
ukraine:
дзеркало

administraj notoj

~e : Mankas dua fontindiko.