1rubus/o

rubuso

BOT
1.
Genro el familio rozacoj (Rubus), dorna arbedo kun ruĝaj aŭ nigraj, dolĉaj, manĝeblaj plurfruktoj. Unu ĝia specio estas la frambujo.
2.
Specio de rubuso 1 (Rubus fruticosus = arbusta rubuso), kun nigra plurfrukto: tio estas tre respektinda alta saliko, sed tuberplena kaj maljuna, en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso [1]; florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj pendis inter la arboj [2]; la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko, la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno [3]; rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj [4]; rubusarbeto [5].

floroj kaj folioj de nigra rubuso
3.
Rubusbero: mi plantis rubusujon kaj mi atendas nun: ĉu iam mi manĝos rubusojn de sur mia planto [6]; Nina invitis la knabon sidiĝi, kaj ŝi alportis el la domo sukon el rubusoj, pomojn kaj kekson [7]; ni ĉiam trovis kaj manĝis rubusojn kaj arbarajn fragojn, ege bongustajn [8].
angle:
blackberry, bramble
beloruse:
1. маліна (расьліна), ажына (расьліна), касьцянка (расьліна) 2. ажына 3. маліна (ягада), ажына (ягада), касьцянка (ягада)
bulgare:
2. къпина
ĉeĥe:
ostružník ostružinatý
france:
1. ronce 2. ronce commune, mûrier sauvage
germane:
2. Brombeerstrauch
hungare:
1. szeder, málna 2. vadszeder, földi szeder, fekete szeder
japane:
キイチゴ, ブラックベリー
latinece:
1. Rubus 2. Rubus fruticosus
nederlande:
1. braam (vruchten) 2. braambes
pole:
1. jeżyna, ożyna, ostrężyna 2. jeżyna krzewiasta
portugale:
1. silva, sarça
ruse:
1. рубус (род розоцветных растений) 2. ежевика
slovake:
ostružina (ker), černica
ukraine:
ожина (кущ)

rubusujo

BOT Rubuso2: el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn [9].
9. La Nova Testamento, S. Luko 6:44
beloruse:
маліна (расьліна), ажына (расьліна), касьцянка (расьліна)
pole:
jeżyna, ciernisty krzak

marĉa rubuso

Ĥamemoro: marĉa rubuso […] estas en la nordaj landoj inter la plej aprezataj sovaĝaj beroj [10].
beloruse:
марошка
pole:
jeżyna bagienna

rubusbero

BOT La manĝebla frukto de rubuso.
beloruse:
маліна (ягада), ажына (ягада), касьцянка (ягада)
ĉeĥe:
ostružina (plod)
france:
mûre sauvage
germane:
Brombeere
japane:
キイチゴ
pole:
jeżyna popielica
slovake:
ostružina, černica
ukraine:
ожина

administraj notoj

~ujo : Mankas dua fontindiko.
marĉa ~o : Mankas dua fontindiko.
~bero: Mankas fontindiko.
~bero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.