secesi/o

secesio

1.
PIV1 POL Sendependiĝo, disiĝo disde ŝtato: la ekstremdekstra, secesia partio Lega Nord […] volas apartigi bone funkciantan kaj „honestan“ nordon disde misfunkcianta kaj „impostevitanta“ sudo [1]; multaj el la plej gravaj entreprenoj kaj firmaoj, ŝanĝis ties sidejon for de Katalunio timante la proklamon de altruda neleĝa secesio [2]; debato pri la stato de la brita secesio en la Parlamento de Eŭropa Unio [3]. SIN:separatismo
2.
BELA Movado de artistoj en mezeŭropo apartiĝinta ek de la fino de la 19a jc de la tradicia akademia arto kreante propran stilon (Novarto, junstilo): la arta secesio havis decidan influon al la sinteno kaj psika stato de la homoj en la jarcentŝanĝo [4]; kvar fenestrovitroj – 18a jarcento, ses vitroj – 19a jarcento, trivitraj T-formaj fenestroj – 20a jc, fenestroj kun multaj vitroj supre – Secesio [5].
beloruse:
1. сэцэсія, выхад са складу (дзяржавы, аб’яднаньня дзяржаў) 2. сэцэсія (рух у мастацтве)
france:
1. sécession
germane:
1. Abspaltung, Sezession brita ~o: Brexit.
hungare:
1. különválás, elszakadás
itale:
1. secessione
nederlande:
1. afscheiding, secessie
pole:
1. secesja
ruse:
1. отделение (части государства)
ukraine:
сецесія, відділення, відпадання (частини території), відступництво

secesia stilo

Artstilo estigita de la secesia movado: la „fantaziaj stiloj“ aperas fine de la 19a jc kadre de la secesia artostilo [6]; pro manko de mono por ripari urbomezan banejon, juvelon de secesia stilo, la ĉefurbestro proponis ĝin fermi [7]. SIN:Novarto, junstilo
beloruse:
сэцэсія (стыль), сэцэсіён
ĉeĥe:
secese
france:
art nouveau, modern style
germane:
Jugendstil, Sezessionstil
hungare:
szecesszió
itale:
art nouveau, stile liberty, modernismo, stile floreale
nederlande:
art nouveau, jugendstil
pole:
secesyjny styl
ruse:
модерн, сецессион
slovake:
secesia

administraj notoj