tradukoj: cs de en es fr it lat sk

Silezi/o

Silezio  

GEOGHIS Mezeŭropa historia regiono, kiu nuntempe apartenas al Polujo (plejparte), al Ĉeĥujo kaj al Germanujo: la mongol[a…] mondimperio […] estis preskaŭ fariĝonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj ĉe Liegnitz en Silezio antaŭ ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Ĥano [1]; Ĉeĥio […] konsistas el tri historiaj partoj: Bohemio (okcidente), Moravio (oriente) kaj parto de historia Silezio (nord-oriente) [2]; post la disfalo de Aŭstrio-Hungario Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio (kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Subkarpatio) [3].

tradukoj

anglaj

~o : Silesia.

ĉeĥaj

~o: Slezsko.

francaj

~o : Silésie.

germanaj

~o : Schlesien.

hispanaj

~o : Silesia.

italaj

~o : Slesia.

malnovlatinaj

~o : Silesia.

slovakaj

~o: Sliezsko.

fontoj

1. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
2. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo (2)
3. Monato, Julius Hauser: Vojo malfacila al sendependeco


ℛevo | datumprotekto | silezi.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/06/30 18:21:49