*7pol/o JED
*polo
- 1.
Ŝtatano de
Pollando:
Zamenhof ne estis polo tial, ke la moderna Pollando estis parto de Rusio,
do oficiale li estis ruso
[1];
do mi konkludas, ke Koperniko estis polo
[2];
dum elektoj en oktobro la pola popolo voĉdonis plimulte
por aliaj, tiel ke Kaĉinski kun sia partio PiS forpisis sin el la registaro
[3].
pollandano,
polujano- 2.
Homo kun pola nacieco:
la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo
(ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom
sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon
[4];
pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas
esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia
lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj
[5].
Rim.:
En Fundamenta Krestomatio aperas la vorto „polo“ ankaŭ kun la signifo „poluso“:
la triangulo formita, sur la sfero ĉiela, per la polo, la zenito kaj la suno
FK
.
1.
Monato, Angelos Tsirimokos: Senmita biografio de Zamenhof
2. Manuel: Koperniko ― ĉu polo ĉu germano
3. Monato, Stefan Maul: Du mil sep
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
2. Manuel: Koperniko ― ĉu polo ĉu germano
3. Monato, Stefan Maul: Du mil sep
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
- angle:
- Pole, Polish person
- beloruse:
- паляк
- ĉeĥe:
- Polák
- ĉine:
- 2. 波兰人 [bōlánrén], 波蘭人 [bōlánrén]
- france:
- 1. Polonais 2. Polonais
- germane:
- Pole
- ide:
- Poloniano, Polono
- japane:
- ポーランド人 [ポーランドじん]
- litove:
- lenkas
- nederlande:
- 1. Pools staatsburger 2. Pool
- pole:
- 1. Polak 2. Polak
- slovake:
- Poliak
- tokipone:
- jan Posuka
- ukraine:
- поляк
- volapuke:
- Polänan
polino
- 1.
Virina polo1:
polinoj el la orienta parto de sia lando vizitas ne nur Lviv, sed ankaŭ aliajn ukrainajn
urbojn
[6].
- 2.
Virina polo2:
super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj, gajaj,
kiel la junaj katetoj, blanka roza la vango, kvazaŭ lakto
kaj sango, la okuloj — brilantaj steletoj
FK
;
la nuna filmo temas pri la devigaj divorcoj dramaj de familioj
kun fremdaj edzinoj, precipe rusinoj, bulgarinoj, polinoj
kaj aliaj el la iama socialisma tendaro
[7].
- angle:
- Polish girl, woman
- beloruse:
- полька, палячка
- ĉeĥe:
- Polka
- ĉine:
- 波兰人 [bōlánrén], 波蘭人 [bōlánrén]
- france:
- 1. Polonaise 2. Polonaise
- germane:
- Polin
- ide:
- Polonianino, Polonino
- litove:
- lenkė
- nederlande:
- 1. Pools staatsburger (vr.) 2. Poolse
- pole:
- 1. Polka 2. Polka
- slovake:
- Poľka
- ukraine:
- полька
- volapuke:
- ji-Polänan
*pola
- 1.
Rilatanta al poloj, ilia nacieco aŭ ŝtato:
pola lingvo,
aŭtoro, konstitucio;
litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa
registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia
popolo por savi ĉiujn gentojn de l' mondo
VivZam
;
li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola,
franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan
PrV
;
suferas la pola popolo
[8].
- 2.
- (la pola) la nacia lingvo de Pollando: gramatiko pola [9]; la tradukoj germana, rusa kaj pola [10]; li tradukas abunde el la pola [11].
8.
Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Gramatiko
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
11. Monato, Carlo MINNAJA: Finaj agordoj
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Gramatiko
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
11. Monato, Carlo MINNAJA: Finaj agordoj
- angle:
- Polish
- beloruse:
- польскі
- ĉeĥe:
- polský, týkající se Polska
- france:
- 1. polonais (adj.)
- germane:
- polnisch
- ide:
- Poloniana, Polona
- japane:
- ポーランドの [ぽーらんどの]
- litove:
- lenkiškas
- nederlande:
- 1. Pools
- pole:
- 1. polski
- slovake:
- poľský
- ukraine:
- польський
- volapuke:
- Polänik
Polujo

Pollando:
la lando de la poloj estas Polujo
[12];
en Portugalujo kontraŭ 1000 viroj estas 1091 virinoj, en Norvegujo 1090, en Polujo 1076
FK
;
la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia
afero en Polujo
[13];
Reĝolando Ruslanda Polujo
FdO
;
ĉu vi deziras per milito preni Polujon tutan aŭ nur liman pecon
Hamlet
;
la Polujo ne pereis
[14].
Pollando,
Polio
12.
Doron Modan:
Ni paroletu pri la historio de E-o
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
14. Bogusław Grabowski: Litvo, Patrujo Mia...
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
14. Bogusław Grabowski: Litvo, Patrujo Mia...
- afrikanse:
- Pole
- angle:
- Poland
- beloruse:
- Польшча
- ĉeĥe:
- Polsko
- ĉine:
- 波兰 [bōlán], 波蘭 [bōlán]
- france:
- Pologne, République de Pologne
- germane:
- Polen Polen
- hispane:
- Polonia
- hungare:
- Lengyelország
- ide:
- Polonia
- indonezie:
- Polandia
- itale:
- Polonia
- latinece:
- Polonia
- litove:
- Lenkija
- nederlande:
- Polen
- okcidentfrise:
- Poalen
- pole:
- Polska
- portugale:
- Polónia
- ruse:
- Польша
- slovake:
- Poľsko
- tokipone:
- ma Posuka
- ukraine:
- Польща
- volapuke:
- Polän
Pollando

Ŝtato situanta
en centra Eŭropo
kaj limanta norde al Balta Maro,
Rusujo
kaj Litovio,
oriente al Belorusio
kaj Ukrainujo,
okcidente al Germanujo
kaj sude al Slovakujo
kaj Ĉeĥujo:
la ĉefurbo de Pollando estas Varsovio ĉe
la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo
[15];
Kaliningrad (rusa enklavo inter Litovio kaj Pollando)
[16];
Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie
― en lia propra lando ― la plimulto defias papajn ediktojn pri
ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj
[17];
dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando
kaj tio plibonigis la pagbilancon
[18];
la oficiala nomo de Pollando estas
Pola Respubliko
[19].
Polio,
PolujoRim.: La nomo estas gentobaza (AdE), sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
15.
Pollando
, Vikipedio, artikolo pri Pollando
16. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
17. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
18. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento
19. Pollando , Vikipedio, artikolo pri Pollando
16. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
17. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
18. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento
19. Pollando , Vikipedio, artikolo pri Pollando
- afrikanse:
- Pole
- angle:
- Poland
- beloruse:
- Польшча
- ĉeĥe:
- Polsko
- ĉine:
- 波兰 [bōlán], 波蘭 [bōlán]
- france:
- Pologne, République de Pologne
- germane:
- Polen Polen
- hispane:
- Polonia
- hungare:
- Lengyelország
- ide:
- Polonia
- indonezie:
- Polandia
- itale:
- Polonia
- latinece:
- Polonia
- litove:
- Lenkija
- nederlande:
- Polen
- okcidentfrise:
- Poalen
- pole:
- Polska P~a Respubliko: Rzeczpospolita Polska.
- portugale:
- Polónia
- ruse:
- Польша
- slovake:
- Poľsko
- tokipone:
- ma Posuka
- ukraine:
- Польща
- volapuke:
- Polän
pollandano

Loĝanto de Pollando:
li estu simple honesta Pollandano
VivZam
;
same: polo – pollandano aŭ polujano (= loĝanto de Polujo;
li povas esti polo, judo, germano, ruso k.t.p.)
[20];
la verko entenis aron da anekdotoj pri tipa pollandano, lia karaktero, kaj cetere
bildigis la vivkondiĉojn de tiu periodo
[21].
polo
- angle:
- inhabitant of Poland
- beloruse:
- паляк, грамадзянін Польшчы
- ĉine:
- 波兰 [Bōlán], 波蘭 [Bōlán]
- france:
- Polonais
- germane:
- polnischer Staatsbürger
- litove:
- Lenkijos gyventojas
- nederlande:
- Pools staatsburger
- pole:
- Polak
- tokipone:
- jan Posuka
- volapuke:
- Polänan
polujano
- angle:
- inhabitant of Poland
- beloruse:
- паляк, грамадзянін Польшчы
- france:
- Polonais (citoyen)
- germane:
- polnischer Staatsbürger
- litove:
- Lenkijos gyventojas
- nederlande:
- Pools staatsburger
- pole:
- Polak
- tokipone:
- jan Posuka
- volapuke:
- Polänan
Grandpolujo
- angle:
- Greater Poland, Great Poland
- beloruse:
- Вялікая Польшча, Вялікапольшча
- ĉine:
- 大波兰 [dàbōlán], 大波蘭 [dàbōlán]
- germane:
- Großpolen
- nederlande:
- Groot Polen
- pole:
- Wielkopolska
Malgrandpolujo

Regiono en sudorienta Pollando kun ĉefurbo Krakovo:
Mjeŝko la 1-a […] dum siaj lastaj vivojaroj ekmilitis kun
Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon
[24];
Rim.:Troveblas foje ankaŭ la nomo Etpolujo [Sebastian Cyprych]
- angle:
- Lesser Poland, Little Poland
- beloruse:
- Малая Польшча, Малапольшча
- germane:
- Kleinpolen
- latinece:
- Polonia Minor
- nederlande:
- Klein Polen
- pole:
- Małopolska
