*7rus/o

*ruso

1.
Ano de orientslava etno: ili estas rusoj [1]; ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra [2]; germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [3]; du maristoj rusoj gaje saltis malsupren kaj preskaŭ renversis la kompatindan knabon [4] .
2.
(malofte) Rusujano: la rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [5]; ĉu ne estas pli simple tuj scii, ke se la lando nomiĝas Rusujo, la civitano havos la nomon ruso [6]?
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
6. Anna Löwenstein: Rusoj loĝas en Rusujo: landonomoj en Esperanto, 2007
angle:
Russian
beloruse:
расеец (паводле нацыянальнасьці)
bulgare:
руснак
ĉeĥe:
Rus
france:
Russe
germane:
Russe
hispane:
ruso (subst.)
hungare:
orosz
ide:
Rusiano, Ruso
japane:
ロシア人 [ロシアじん]
katalune:
rus (subst.)
nederlande:
Rus
okcidentfrise:
Rus
pole:
Rosjanin, Rusek (pogardliwie lub pot.), Ruski (pogardliwie lub pot.)
portugale:
russo
ruse:
1. русский (сущ.) 2. россиянин
slovake:
Rus
tibete:
ཨུ་རུ་སུ་མི་
tokipone:
jan pi ma Losi
ukraine:
росіянин
volapuke:
Rusänan

rusino

Inseksa ruso: ekbrilis por ni la karaktero de l' rusoj kaj rusinoj en ĝiaj la plej bonaj ecoj [7]; la mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero [8].
7. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
8. I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyreso 2001. ‐ Ĉap. 8a.
beloruse:
расейка
bulgare:
рускиня
ĉeĥe:
Ruska
germane:
Russin
ide:
Rusianino, Rusino
katalune:
russa (subst.)
nederlande:
Russische, Russin
okcidentfrise:
Russise, Russin
pole:
Rosjanka, Ruska (pogardliwie lub pot.)
ruse:
русская (сущ.)
slovake:
Ruska
tokipone:
meli pi ma Losi
ukraine:
росіянка
volapuke:
ji-Rusänan

*rusa

1.
Rilata al rusoj aŭ ilia etno kaj lando: la rusa lingvo [9]; super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa VivZam ; en palaco loĝis rusa guberniestro VivZam ; sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo VivZam ; por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj VivZam ; pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro VivZam .
2.
(la) lingvo de la rusoj: rekoni tekstojn en la rusa [10]; beletraĵoj tradukitaj el la rusa [11].
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista)
10. Paŭl Peeraerts: Por lingvemaj komputilemuloj ..., Monato, 1995/06, p. 22
11. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
angle:
Russian
beloruse:
расейскі
bulgare:
руски
ĉeĥe:
ruský
ĉine:
[é]
france:
russe
germane:
russisch
hispane:
ruso (adj.)
hungare:
orosz
ide:
Rusiana, Rusa ~a lingvo: Rusiana linguo, Rusa linguo.
japane:
ロシアの [ろしあの]
katalune:
rus (adj.)
nederlande:
Russisch ~a lingvo: Russisch.
okcidentfrise:
Russysk ~a lingvo: Russysk.
pole:
rosyjski, ruski (pogardliwie lub pot.)
ruse:
русский (прил.)
slovake:
ruský
tibete:
ཨུ་རུ་སུའི་སྐད་
tokipone:
pi ma Losi ~a lingvo: toki Losi.
ukraine:
російський
volapuke:
Rusänik ~a lingvo: Rusänapük.

elrusigi

Traduki el la rusa lingvo: kolekto el verkoj elrusigitaj [12]; sinsekvaj reverkadoj – kaj la elrusigo, kiu krome estas transigo al alia alfabeto – de la Drezen-studaĵo, supozeble kulpas pri la fakto ke […] [13].
germane:
aus dem Russischen übersetzen

*Rusujo, Ruslando (RU)

GEOGPOL Plurnacia ŝtato, situanta en orienta Eŭropo kaj norda Azio, kies historia kerno estas la rusa nacio: germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [14]; la ĉefurbo de Rusujo ĝis 1712 kaj ekde 1918 estas Moskvo, de 1712 ĝis 1918 la ĉefurbo de Rusujo estis Peterburgo; la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma regado VivZam ; la malamiko timata estas ne plu Sovetio (nuna Ruslando) [15].
Rim.: La nomo estas gentobaza[16], oni uzas la vorton Ruslando pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
SIN:Rusio, Ruslanda Federacio

Mapo de Rusujo
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.
15. Monato, S. Maul: Malvarma milito denove?
16. Akademio de Esperanto: Landnomoj rekomendataj de la Akademio de Esperanto, Oficialaj Informoj, numero 12 ‐ 2009 05 04
angle:
Russia
beloruse:
Расея
bulgare:
Русия
ĉeĥe:
Rusko
ĉine:
俄国 (tr. 俄國) [Éguó], 俄罗斯 [Éluósī]
france:
Russie
germane:
Russland
hispane:
Rusia
hungare:
Oroszország
ide:
Rusia
indonezie:
Rusia
katalune:
Rússia
nederlande:
Rusland
okcidentfrise:
Ruslân
pole:
Rosja
portugale:
Rússia
ruse:
Россия
slovake:
Rusko
tokipone:
ma Losi
volapuke:
Rusän

Ruslanda Federacio, Rusa Federacio

GEOGPOL Dua oficiala nomo de Rusujo: kaŭkaziaj subŝtatoj de la Rusa Federacio [17]; ene de la Rusa Federacio, en la Norda Kaŭkazio, ribelaj movadoj en Ĉeĉenio kaj Dagestano postulas sian propran sendependecon [18].
17. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
18. Monato, Lenio Marobin: Grava elemento de monda nestabileco
angle:
Russian Federation
beloruse:
Расейская Фэдэрацыя
france:
Fédération de Russie
germane:
Russische Föderation
hispane:
Federación Rusa
hungare:
Orosz Föderáció
ide:
Federativa Republiko di Rusia
katalune:
Federació Russa
nederlande:
Russische Federatie
okcidentfrise:
Russyske Federaasje
pole:
Federacja Rosyjska
ruse:
Российская Федерация
volapuke:
Fed Rusänik

ruslanda, rusuja

Rilatanta aŭ apartenanta al Rusujo: gazeto „Ruslanda Esperantisto“ [19]; senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno [20]; la ruslanda prezidanto Putin [21].
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
21. MonatoS. Maul
angle:
Russian
beloruse:
расейскі
bulgare:
руски
ĉeĥe:
ruský (týkající se Ruska)
france:
russe (adj.)
germane:
russisch
hungare:
oroszországi
ide:
Rusiana, Rusa
katalune:
rus (adj.)
nederlande:
Russisch
okcidentfrise:
Russysk
pole:
rosyjski, ruski (pot.)
ruse:
российский
slovake:
ruský
tokipone:
pi ma Losi
volapuke:
Rusänik

tutruslanda

Rilata al la Ruslanda Imperio: ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia [22].
beloruse:
усерасейскі
germane:
gesamtrussisch
ruse:
всеросси́йский

Ruslanda Imperio, Rusa Imperio

GEOGPOL Oficiala nomo de Rusujo ekde 1721 ĝis 1917: Finnlando estis parto de la Rusa Imperio ĝis 1917 [23]; la 8an de novembro 1910 la ruslanda imperiestro Nikolaj la 2a donis sian altmoŝtan permeson al la Rusa Astronomia Societo komenci monkolektan kampanjon „por konstrui monumenton al la granda astronomo Ulugbek[24].
angle:
Russian Empire
beloruse:
Расейская Імпэрыя
france:
Empire de Russie
germane:
Russisches Reich
hungare:
Orosz Birodalom
katalune:
Imperi Rus
nederlande:
Russische Rijk
pole:
Imperium Rosyjskie, Wielka Rosja
ruse:
Российская Империя

ruslandano, *rusujano

Civitano de Rusujo sendepende de etno: mia gepatra lingvo estas la rusa, sed nun mi parolas pli pole, kaj mi nomas min ne „ruso“ sed „rusujano“ [25]; oficiale, Zamenhof estis ruslandano [26].
25. Zamenhof: [Letero de 1901-03-08 al Th. Thorsteinsson, Kopenhago , citite laŭ Zamenhof 1929:523
26. Monato, Angelos Tsirimokos: Senmita biografio de Zamenhof
angle:
Russian
beloruse:
расеец (паводле грамадзянства)
bulgare:
руснак
ĉeĥe:
ruský občan
ĉine:
俄国人 (tr. 俄國人) [éguórén]
france:
Russe (subst.)
germane:
Russe, russischer Staatsbürger
hungare:
oroszországi (lakos)
ide:
Rusiano, Ruso
japane:
ロシア国民 [ろしあこくみん], ロシア市民 [ろしあしみん]
katalune:
rus (subst.)
nederlande:
Russisch staatsburger
pole:
Rosjanin, Rusek (pogardliwie lub pot.), Ruski (pogardliwie lub pot.)
ruse:
россиянин
slovake:
ruský občan
tokipone:
jan pi ma Losi
ukraine:
житель Росії
volapuke:
Rusänan

administraj notoj

tut~landa : Mankas dua fontindiko.