snob/o

snobo

Homo, kiu sendistinge imitas ĉion modan aŭ altklasan, kaj sentigas malestimon al aliaj aferoj: li alvenis je la ĝusta momento, kiam la snoboj komencis laciĝi de la kutima stilo [1]; ni ne estas snoboj, kaj sekve ŝatas simplajn vortojn [2]; li ne estis snobo, sed li estis pedanta pri siaj vestoj [3]; en la malpli altaj tavoloj svarmas la snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon [4]. VD:afektulo, dando
beloruse:
сноб
ĉeĥe:
panák, povýšenec, snob, výstřední muž
ĉine:
势利小人 [shìlixiǎorén], 勢利小人 [shìlixiǎorén]
france:
snob
germane:
Snob
hispane:
esnob
hungare:
sznob
japane:
スノッブ, 紳士気取りの俗物 [しんしきどりのぞくぶつ]
katalune:
esnob
nederlande:
snob
pole:
snob
ruse:
сноб
slovake:
povýšene, snob
ukraine:
сноб, франт

snoba

Impresanta kiel snobo; konvena al snobo: memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato Metrop ; aŭdiĝis iom da ĉio – gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, [5]; la Esperanta Civito […] ŝajnas pli snoba kaj elitisma ol la „hierarkiisma“ UEA [6]. VD:aroganta, trofiera
angle:
snobby
beloruse:
снабісцкі
ĉine:
势利 [shìlì], 勢利 [shìlì], 嫌貧愛富 [xiánpínàifù], 嫌贫爱富 [xiánpínàifù]
germane:
versnobt, snobistisch
japane:
スノッブな, 上流ぶった [じょうりゅうぶった], 俗物の [ぞくぶつの]
pole:
snobistyczny

snobi

(x)
Afekti superecon kontraŭ aliuloj: oni snobas aliajn homojn per la kulto de la „ĝusta vorto“ [7].
7. M. M. Campagna: Re: Pri la cirkulero de R Eichholz, soc.culture.esperanto, 1993-12-19
beloruse:
быць снобам
ĉine:
嫌貧愛富 [xiánpínàifù], 嫌贫爱富 [xiánpínàifù], 狗眼看人低 [gǒuyǎnkànréndī]
france:
snober
pole:
snobować się

snobismo

Snoba kutima sinteno: ĉefurba snobismo [8]; snobismo eble estas influa fenomeno en la brita kulturo [9]; multaj artaĵoj havus lokon en la ĉefaj mondaj muzeoj pri nuntempa arto, sed bedaŭrinde, nekono aŭ snobismo lasas ilin en privataj kolektoj [10]; estas kritikuloj, kiuj nomas tiun fenomenon nura snobismo, sed estas konstateble, ke studentoj, kiuj majstras la gaelan facile kaj rapide lernas aliajn lingvojn [11].
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
9. M. Rauhamaa: Re: Nomoj de lingvoj, soc.culture.esperanto, 1996-05-12
10. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
11. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva Davido kontraŭ Goljato, 2006
beloruse:
снабізм
ĉeĥe:
povýšenost, snobizmus, snobství
france:
snobisme
germane:
Snobismums
japane:
スノビズム
pole:
snobizm
slovake:
povýšenosť, snobizmus
ukraine:
снобізм

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.