soj/o

sojo

1.
BOTAGR Specio de glicineo (Glycine soja), grava legomo, el kies faboj oni produktas oleon, farunon, tofuon k.a.: sojoleo, sojkazeo, sojsaŭco; ĉefa agado de la organizaĵo temas pri agrikulturo (ekz. manioko, maizo, sojo, bulboj, legomoj, ktp) [1]; normalan sukeron sakarozo [ili] anstataŭigas […] per sojo-suko, rizo-suko, avena suko kaj kokosa suko [2].
2.
PIV1 KUI Sojosaŭco: sojfabo […] estas iom (sed ne tro!) faboforma, kaj el ĝi oni preparas saŭcon nomatan sojo, de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio [3].
1. Monato, Jean-Vital Mondengi/pg: Semante esperon, 2005
2. Monato, Walter Klag: Frandaĵoj fratinaj, 2013
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
1. soy 2. soy sauce, soy, soya sauce
beloruse:
1. соя 2. соевы соўс
bulgare:
1. соя
ĉeĥe:
1. sója
ĉine:
1. 黃豆 [huángdòu], 黄豆 [huángdòu], 大豆 [dàdòu] 2. 酱油 [jiàngyóu], 醬油 [jiàngyóu], 豉油 [chǐyóu], 老抽 [lǎochōu], 生抽 [shēngchōu], 豉汁 [chǐzhī]
france:
1. soja, soya
germane:
1. Soja 2. Sojasauce, Sojasoße
hispane:
1. soja
hungare:
1. szója
indonezie:
1. kedelai
japane:
ダイズ
latinece:
1. Glycine soja
nederlande:
1. soja
pole:
1. soja
ruse:
1. соя
slovake:
1. sója
ukraine:
соєвий соус

administraj notoj

pri soj/o :
pri tofuo: Mi ne uzas "sojkazeon", ĉar tiu ankaŭ
povas esprimi alian produkton el sojo, t.e. "doufu nao" kaj "doufu hua"
(aŭ "dounao" kaj "douhua").

Por produkti toŭfuon oni unue muelas infuzitajn sojfabojn por
produkti SOJFABAN LAKTON.  Poste boligas la lakton. Super la boligita
lakto koaguliĝas membraneto, kiun ni sekigas kaj nomas "FUZHU".
Ni enmetas en la bolita lakto koagulilon por koaguligi ĝin,
tiun koagulitan aĵon (nun ĝi fariĝas "kazeo"?)
ni nomas "DOUFU NAO" aŭ "DOUNAO", kiu estas unu el la
matenaj manĝetoj de Ĉinio (kompreneble ni ofte manĝas
ĝin kun sukero aŭ kun salo kaj aliaj spicaĵoj.).

Ni daŭre metas "dounao" - la koagulitan aĵon -  en specialan ujon,
kaj premadas por formiĝo kaj forigo de la superflua akvo, kaj
tranĉas en kuba formo, jen la "TOŬFUO"  kiel vi vidas
en tradicia formo.

Toŭfuo fariĝas el sojfabo, ne el sojo.
Sojo estas spicaĵo produktita el sojfabo k.a. Ĉu "sojo" = "sojfabo"
en la difino de eŭropaj vortaroj? Se ne, kial vi uzas "sojkazeon",
kial ne uzas "sojfabkazeon" aŭ "sojfaban kazeon"?

[Zhang Xuesong en denask-l]

Aldona noto de Russ Williams:
PIV2002 indikas ke "sojo" estas sojsaŭco
("densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj")
kontraŭ multa internacia uzado.
Vidu
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6036&id=603&recenzo=montru#ek
aŭ
https://esperanto-ondo.ru/R-hejma.htm :

Tute kontraŭlogika (kaj kontraŭa la realan lingvouzon!)
estas difino de sojo kiel saŭco, sed ne planto — ĉi tie
estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS
enhavas la ĝustan difinon. Certe, planto devas esti
baza vorto, kaj saŭco — derivita. La kontraŭaj
ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus:
ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinkaĵojn
kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas; sed el sojfaboj
— dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj
saŭcon. Atentindas, ke absolute ĉiuj naciaj lingvoj,
prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saŭco, do ankaŭ
ni uzu tiun racian modelon!
[Valentin Melnikov en recenzo de Hejma Vortaro]