tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

spor/o PV

sporo  

BOT Plej ofte unuĉela reprodukta organo: fungoj […] reproduktas sin per sporoj [1]; antrakso […] ― la tre rezistantaj sporoj restas infektokapablaj dum jardekoj en la tero [2].

sporujo  

BOT Speco de kapsula sako, enfermanta la sporojn en la sporoplantoj: parafizo estas sterila, fadenforma, unu aŭ plurĉela elemento, lokiĝinta inter […] la sporujoj aŭ gametujoj de iuj algoj [3]; sporujojn (lamenoj) ĉe la suba flanko de la ĉapo […] produktas mikroskopajn sporojn kiuj helpas la fungon disvastiĝi surgrunde [4].

sporoplanto  

BOT Vegetaĵo reproduktiĝanta per sporoj kaj havanta alternadon de generacioj: la konata aperoformo de la filiko estas la sporofito (la sporoplanto) [5]; post la fekundiĝo de la arĥegonioj kreskas la sporoplanto, kiu mem post kelkaj jaroj formas denove sporangiojn [6]. TUT:filikoj, muskoj

tradukoj

anglaj

~o: spore; ~ujo: sporangium, spore case, spore sac; ~oplanto: cryptogam, spore plant, lower plant.

belorusaj

~o: спора; ~ujo: спарангій; ~oplanto: споравыя расьліны.

ĉeĥaj

~o: spora, výtrus; ~ujo: vřecko.

francaj

~o: spore; ~ujo: sporange; ~oplanto: cryptogames.

germanaj

~o: Spore; ~ujo: Sporangie; ~oplanto: Kryptogamen, Sporenpflanzen.

hispanaj

~o: espora.

hungaraj

~o: spóra; ~ujo: spóratartó; ~oplanto: spórások, kriptogámok, rejtett ivarúak, spórás növények.

italaj

~o: spora; ~ujo: sporangio.

nederlandaj

~o: spoor; ~ujo: sporenhouder; ~oplanto: sporenplanten, cryptogamen.

polaj

~oplanto: skrytopłciowe rośliny.

portugalaj

~oplanto: criptógamas.

rusaj

~o: спора; ~ujo: спорангий; ~oplanto: споровые растения, тайнобрачные.

slovakaj

~o: spóra, výtrus; ~ujo: vrecko, výtrusnica.

fontoj

1. Vikipedio, Fungoj
2. Vikipedio, Antrakso
3. Vikipedio, Parafizo
4. Vikipedio, Ĉapelfungo
5. Vikipedio, Protalio
6. Vikipedio, Vera driopterido


ℛevo | datumprotekto | spor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2018/10/22 07:10:16