status/o PIV1

statuso

JURPOLSCI
Relativa pozicio, rango, situacio, oficiale agnoskita funkcio de persono, organizaĵo, verko ktp: Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro [1]; grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj [2]; statuso diplomata [3]; gravas estas la integreco de la kandidatoj, […] ne ilia civila statuso [4]; pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO [5]; la skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas leĝan statuson [6]; statuso de eksterteritorieco [7]; la konferenco okazos en Sovetio, […] la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo [8]; malgraŭ jura ŝanĝo de la statuso de TEJO ― nun sendependa organizo, UEA kaj TEJO […] havas saman celon [9]; forigi ĉiujn formojn de diskriminacio […] surbaze de raso, haŭtkoloro, etno, lingvo, religio, politika aŭ alispeca opinio, landa aŭ socia origino, posedaĵoj, naskiĝloko, sanstato, ĝenro aŭ alia statuso [10]; lia socia statuso garantiis al li la plej altan ekonomian nivelon en sia lando [11]; li pretendas la statuson de „la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de neesperantisto“ [12]; el la 200 sennaĝilaj focenoj […] en 2005, nur 80 ankoraŭ vivis, [tial] la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN) en la Ruĝa Listo de Minacataj Specioj alĝustigis ĝian statuson al „draste endanĝerita“ [13]. VD:stato2, titolo1
angle:
civila ~o: vital record.
beloruse:
статус
ĉine:
身份 [shēnfèn], 身分 [shēnfèn]
france:
statut civila ~o: état civil.
germane:
Status civila ~o: Personenstand.
hungare:
státusz, helyzet, jogállapot, minőség (helyzeté)
japane:
身分 [みぶん], 地位 [ちい]
pole:
status
ruse:
статус civila ~o: гражданское состояние.
turke:
civila ~o: hayati kayıt.
ukraine:
статус, становище, стан

administraj notoj