tradukoj: cs de en es fr hu it nl ru sk

stevard/o SPV

stevardo  

AVIMAR Akceptisto, precipe en ŝipo aŭ avio, zorganta pri la komforto de klientoj: la ŝipestro premas butonon, la stevardo envenas [1].
VD:grumo, kelnero
Rim.: La formo stevarto aperas en malnova verko: estis neordinara trankvileco sur la ŝipo; neniu homo aperis, krom la stevarto kaj iu havenisto [2].

stevardino

AVIMAR Ina stevardo: en la jaro 1995, 18 senlaboriĝintoj estis dungitaj de la Ŝanhaja Aviada Kompanio kiel stevardinoj, kio fariĝis siatempe varme diskutata temo, ĉar antaŭe stevardado estis plenumata ekskluzive de belaj fraŭlinoj, sed ĉi-foje la kompanio rompis la antaŭjuĝon kaj akceptis 18 mezaĝajn virinojn kiel stevardinojn [3].

tradukoj

anglaj

~o: steward; ~ino: stewardess.

ĉeĥaj

~o: stevard; ~ino: hosteska, letuška, stevardka.

francaj

~o: steward; ~ino: hôtesse de l'air.

germanaj

~o: Flugbegleiter, Steward; ~ino: Flugbegleiterin, Stewardess.

hispanaj

~o: auxiliar de vuelo (azafato).

hungaraj

~o: utaskísérő, steward; ~ino: utaskísérőnő, légikisasszony, stewardess.

italaj

~o: steward (d'aria), assistente di volo; ~ino: hostess (d'aria), assistente di volo.

nederlandaj

~o: steward; ~ino: stewardess.

rusaj

~o: бортпроводник; ~ino: бортпроводница, стюардесса.

slovakaj

~o: stevard; ~ino: letuška.

fontoj

1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 45a
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el Odeso ĝis Konstantinopolo
3. Ye Guobiao: Iamaj senlaboriĝintoj stevardas en aviadilo, El Popola Ĉinio, 1998, n-ro 10


ℛevo | datumprotekto | stevard.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2016/12/17 21:10:13