8vegetal/o PV

vegetalo

BOT Vegetaĵo: se ni skribas, komencante de la alta klaso, unu post alia, klasifikante la agstaton de spirito, fariĝas jena vico: Mastra Dio, ĉielulo, homo, besto, vegetalo, kaj mineralo [1]; arbo estas vegetalo en la plej evoluinta formo ... [2] li priskribis sentemon de vegetaloj en „Disertacio pri la naturo de la animaloj kaj vegetaloj“ [3]; asertas la indianoj, ke ... la estulo komencas sian vivon unue kiel mineralo, poste vegetalo, animalo kaj fine kiel homo [4]; li meditis: kial la vegetaloj scias, kiam necesas flori, doni fruktojn kaj perdi la foliojn? [5].
1. Icuki DEGUĈI, tr. Ŝigeki MAEDA: Ĉu ni povas akcepti la studon de l'homa ET-ĉelo?, Ĉap. 4a. Kio estas substanco de vivo?
2. E. Pauli: Enciklopedia simpozio, La arikolo „Arbo“
3. W. Kirschstein, A. Korĵenkov: La falo de la domo Usher, Kaliningrad: Sezonoj, 2002. ‐ Notoj
4. Geraldo MATTOS: Amo avatara, La Nica literatura revuo, 4:5
5. Kir Buliĉov, tr. A. Korĵenkov: Pomarbo, Sezonoj. 1984. N-ro 1
angle:
plant
beloruse:
расьліна
ĉeĥe:
rostlina
france:
végétal (subst.)
greke:
φυτό
hungare:
növény
japane:
植物 [しょくぶつ]
katalune:
planta, vegetal
nederlande:
plant
portugale:
vegetal
ruse:
растение
slovake:
rastlina
ukraine:
рослина

vegetala

Rilata al vegetaloj: vegetala veneno [6]; vegetala regno.
SIN:vegetaĵa
6. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, Vieno:IEM, 1996. Ĉap. 10ª.
angle:
vegetable (adj.)
beloruse:
расьлінны ~a veneno: расьлінны яд.
japane:
植物の [しょくぶつの]
ruse:
растительный ~a veneno: растительный яд.
ukraine:
рослинний

vegetalaro

BOT Tuto da vegetaloj en iu loko, tereno, regiono: la hotelo havas ĝardenon kun tropika vegetalaro; misteraj akvovejnoj kiuj kuniĝas, donate formon al rivereto kiu serpentumas tra la vegetalaro [7]; la duno estas ankaŭ loĝata de aparta kaj fragila vegetalaro: duna levkojo, mara brasiko, blua karduo [8]; por protekti vegetalaron, oni alprenis metodon de laŭparta konstruado kaj vegetalara transplantado en ĉi tiu linio kaj minimumigos la perdon de vegetalaro sur surfaco de la tero [9]. SIN:flaŭro, vegetaĵaro
angle:
vegetation, flora
beloruse:
расьліннасьць, флёра
ĉeĥe:
rostlinstvo, vegetace
france:
végétation
hungare:
növényzet
katalune:
vegetació
nederlande:
vegetatie
ruse:
растительность
slovake:
rastlinstvo, vegetácia
ukraine:
флора

vegetala regno

SCIBIO Tiu el la pluraj regnoj de la naturo, kiu entenas la vegetalojn: la animala, vegetala kaj minerala regnoj [10].
10. Plena Ilustrita Vortaro, „Regno, 4“
angle:
vegetable kingdom
beloruse:
царства расьлінаў
ĉeĥe:
flóra, rostlinná říše
france:
règne végétal
hungare:
növények országa
katalune:
regne vegetal
latinece:
Vegetabilia, Plantae
nederlande:
plantenrijk
ruse:
растения, царство растений
slovake:
rastlinná ríša

administraj notoj

~a regno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.